Korengarst
Korengarst estas vilaĝeto en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen. Ĝi situas norde de Noordbroek, paralele je la vojo N33.
Korengarst | |||
---|---|---|---|
buurtschap | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 13′ N, 6° 53′ O (mapo)53.213066.88111Koordinatoj: 53° 13′ N, 6° 53′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Korengarst [+] | |||
Korengarst situas je la fino de sablodorso aŭ Garst sur kiu ankaŭ situas Noordbroek kaj Zuidbroek. Tiu sablosorso formis la limigon de la plej granda plivastiĝo kiu atingis la Dolardon dum la mezepokoj, kvankam la argiltavolo ankaŭ kontinuas je la okcidenta flanko de Korengarst.
Norde de Korengarst oni trovis spurojn kiuj eble indikas malaperintan kirkovilaĝon. Tiu loko konatiĝas kiel Rommelskerken.