Kotayya Pratyagatma

barata verkisto, ĵurnalisto, filmreĝisoro kaj filmproduktoro

Kotayya Pratyagatma (telugue కోటయ్య ప్రత్యగాత్మ, naskiĝis la 31-an de oktobro 1925 en Gudivada, mortis la 8-an de junio 2001 en Hajderabado) estis barata verkisto, ĵurnalisto, filmreĝisoro kaj filmproduktoro. Li ankaŭ reĝisoris filmojn laŭ la artista nomo K. P. Atma (en kiu la unuaj du literoj, evidente, kaŝe aludas al lia vera nomo, kvankam ili ŝajnas kvazaŭ mallongigoj de du personaj nomoj).

Kotayya Pratyagatma
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1925 (1925-10-31)
en Gudivada
Morto 8-an de junio 2001 (2001-06-08) (75-jaraĝa)
en Hedrabado
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo aŭtorofilmreĝisoroĵurnalistofilmproduktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Premioj redakti

En 1969, li estis gajninto de la Nacia Filmpremio por la plej bona longa filmo en la telugua pro la filmo Aadarsa Kutumbam, kiun li reĝisoris.

Jam antaŭe, en 1961 por la filmo Bharya Bharthalu li honoriĝis per arĝenta medalo de la prezidanto por plej bona longa filmo kaj en 1962 por la filmo Kula Gothralu ricevis atestilon de merito por la dua plej bona longa filmo kadre de la sama Nacia Filmpremio, ĉiam kiel reĝisoro.

Aldone li honoriĝis per la filmpremio Nandi.