Gudivada
Gudivada (telugue గుడివాడ) estas urbego, ankaŭ municipo en orienta Barato, en la subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Kriŝna. La loknomo signifas en la telugua lingvo templourbo.
Gudivada | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 521301 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 167 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 9 327 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 26′ N, 80° 59′ O (mapo)16.4380.99Koordinatoj: 16° 26′ N, 80° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 5 m [+] | ||
Areo | 12,67 km² (1 267 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gudivada [+] | |||
Geografio redakti
Gudivada situas sur la marborda ebenaĵo. Distrikta sidejo Maĉilipatnam troviĝas 32, Eluru 35, Vijayawada 36, Tenali 43, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 48, Guntur 59, Bhimavaram 60, Hajderabado 287, Mumbajo 910, Kolkato 1031, tutlanda ĉefurbo Delhio 1411 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
En 2011 la populacio de Gudivada estis 118 167. La legopovo estas 81,64%, signife pli alta ol la ŝtatmezumo.
Historio redakti
Gudivada ekzistis jam en la 3-a jarcento antaŭ Kristo kaj situis laŭ komerca vojo. La malnova loknomo estis Vidarbhapuri. La statuso pri municipo alvenis en 1937.
Ekonomio redakti
Ekonomio pri Gudivada-ĉirkaŭaĵo baziĝas pri agrikulturoj (precipe rizoj). La urbego helpas tion per agrikulturaj maŝinoj. Krome ekzistas servoj, komercadoj, edukadoj.
Edukado redakti
La instruaj lingvoj estas la angla kaj la telugua en Gudivada, kie diversaj altlernejoj funkcias.
Religioj redakti
Preskaŭ 86% de la populacio estas hinduoj, proksimume 9% estas islamanoj, proksimume 4% estas kristanoj.
Klimato redakti
Gudivada situas en savanoklimato (laŭ klimata klasifiko de Köppen Aw) kun influo de musono. La averaĝa temperaturo varias inter 24-33 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 1000 mm.
Trafiko redakti
Rektaj fervojaj linioj alvenas el Vijayawada, Bhimavaram kaj Maĉilipatnam. 5 vojoj kuras al la urbego el ĉiuj direktoj. Ene aŭtorikiŝoj kaj taksioj helpas la trafikon. La urbego havas ankaŭ aŭtobusan stacidomon. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Amaravatio.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Famuloj redakti
Ŝakisto Humpy Koneru naskiĝis en Gudivada.
Fontoj redakti
- WikiTrans