Bhimavaram

urbo en Barato

Bhimavaram (telugue భీమవరం) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, kie ĝi estas sidejo de distrikto Okcidenta Godavari. La loknomo laŭlitere signifas: "la donaco de Bhima".

Templo en Bhimavaram
Templo en Bhimavaram
Bhimavaram
City in India • urbeto
Administrado
Poŝtkodo 534201
Demografio
Loĝantaro 142 184  (2011) [+]
Loĝdenso 5 439 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 32′ N, 81° 32′ O (mapo)16.533381.5333Koordinatoj: 16° 32′ N, 81° 32′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 26,14 km² (2 614 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Bhimavaram (Andra-Pradeŝo)
Bhimavaram (Andra-Pradeŝo)
DEC
Bhimavaram
Bhimavaram
Situo de Bhimavaram
Bhimavaram (Barato)
Bhimavaram (Barato)
DEC
Bhimavaram
Bhimavaram
Situo de Bhimavaram

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bhimavaram [+]
vdr
Urbocentro de Bhimavaram

Geografio redakti

Bhimavaram etendiĝas sur la marborda ebenaĵo en alteco de 7 metrojn de la marnivelo. Bengala Golfo troviĝas proksimume 20, Tadepalligudem 30, Eluru 49, Maĉilipatnam 59, Gudivada 60, Vijayawada 94, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 106, Mumbajo 961, Kolkato 980, tutlanda ĉefurbo Delhio 1415 kilometrojn (aere) [1].

 
Placo kun statuo en Bhimavaram

Demografio redakti

Laŭ la censo en 2011 Bhimavaram havis populacion de 142 184 kun la aglomeraĵo 146 961. La legopovo estas 83,41 %, signife pli alta ol la ŝtatmezumo (73%).

Historio redakti

Laŭ legendo templo estis konstruita inter 890–918 (post Kristo), same ankaŭ la urbo, kiu estis origine nomita "Bhimapuram". La loknomo iom post iom ŝanĝiĝis al "Bhimavaram". La areo apartenis al la ĉola dinastio, ili estis plej ofte vicreĝoj. Jam depost fino de brita dominado la tria-grada municipo estis formita en 1948, levita al dua-grada municipo en 1963, levita al unua-grada municipo en 1967, speciala municipo en 1980, elektita municipo en 2011, urba municipo en 2019.

Ekonomio redakti

Bhimavaram estas komerca centro pri rizoj. La loĝantaro produktas nutraĵojn aŭ funkciigas rizmuelejojn.

Lingvoj redakti

La telugua estas oficiala lingvo en Bhimavaram, sed oni instruas ankaŭ angle.

Edukado redakti

Bhimavaram estas la regiona centro por alteduko, kiu okazas en pluraj institucioj.

Religioj redakti

En Bhimavaram vivas hinduoj (preskaŭ 91%), muslimoj (5%) kaj kristanoj (4%). La urbego estas grava pilgrima loko.

Klimato redakti

Jare pluvas po 992 mm. La temperaturo varias averaĝe inter 23-33 °C.

Trafiko redakti

En Bhimavaram renkontiĝas 3 fervojaj linioj kaj 5 vojoj. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima flughaveno troviĝas en Raĝamahendravaram ĉirkaŭ 80 km-ojn for.

Vidindaĵoj redakti