Maĉilipatnam (telugue మచిలీపట్నం) Pri tiu ĉi sono aŭdu - ankaŭ konata kiel Bandar - estas marhavena urbego en sudorienta Barato, en la subŝtato Andra-Pradeŝo, kie ĝi estas sidejo de distrikto Kriŝna.

Larĝa panoramo de Maĉilipatnam
Larĝa panoramo de Maĉilipatnam
Maĉilipatnam
urbo
Administrado
Poŝtkodo 521001
Demografio
Loĝantaro 169 892  (2011) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 10′ N, 81° 8′ O (mapo)16.16666666666781.133333333333Koordinatoj: 16° 10′ N, 81° 8′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 8727 km² ( 872 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Maĉilipatnam (Andra-Pradeŝo)
Maĉilipatnam (Andra-Pradeŝo)
DEC
Maĉilipatnam
Maĉilipatnam
Situo de Maĉilipatnam
Maĉilipatnam (Barato)
Maĉilipatnam (Barato)
DEC
Maĉilipatnam
Maĉilipatnam
Situo de Maĉilipatnam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Machilipatnam [+]
vdr
Vojo en Maĉilipatnam

Geografio redakti

Maĉilipatnam situas laŭ la Bengala Golfo (la urbokerno tamen ne tuŝas la bordon) ĉe enfluejo de rivero Kriŝna en alteco de 14 metrojn. Tenali troviĝas 53, Eluru 60, Vijayawada 62, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 69, Guntur 74, Ongole 138, Hajderabado 312, Mumbajo 934, Kolkato 1039, tutlanda ĉefurbo Delhio 1442 kilometrojn.

Demografio redakti

En 2011 la populacio de Maĉilipatnam estis 170 008 kaj proksimume en 1960 ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli alta, ol cent mil). La legopovo estas 83.32%, signife pli alta ol la ŝtatmezumo.

 
Plaĝo en Maĉilipatnam

Historio redakti

Maĉilipatnam ekzistis ekde almenaŭ la 3-a jarcento antaŭ Kristo. Laŭ Ptolemeo ĝi estis konata kiel Maisolos kun flora mara komerco. La muslino estis signifa varo de la antikvaj grekoj kaj romianoj. La vorto muslino originis de la nomo Maisolos. La komercado estis vigla ankaŭ dum la mezepoko. Pro alveno de mogoloj okazis malprospero en la komerco, sed dum apero de portugaloj, britoj, nederlandanoj kaj francoj en la 17-a jarcento la haveno denove graviĝis. La distrikto estis formita en 1859, la municipo en 1866 kaj estis levita kun specialaj rajtoj en 2015.

Ekonomio redakti

Maĉilipatnam estas konata pro teksaĵoj, kiuj estas eksportitaj al Usono kaj aliaj aziaj landoj. Aliaj rimarkindaj lokaj industrioj estas boatkonstruado kaj fiŝkaptado. En 2019 oni komencis konstrui profundan havenon.

Klimato redakti

Maĉilipatnam situas en savanoklimato (laŭ klimata klasifiko de Köppen Aw) kun influo de musono. La averaĝa temperaturo varias inter 24-33 °C. Jare pluvas po 1032 mm. Inter junio-novembro pli ofte pluvas, en marto kaj aprilo apenaŭ pluvas.

 
Templo en Maĉilipatnam

Edukado redakti

La Kriŝna Universitato funkcias en Maĉilipatnam.

Trafiko redakti

La fervoja linio el Vijayawada finiĝas ĝuste en Maĉilipatnam, sed ĉefvojoj kuras al ĉiuj direktoj. La urbego havas ankaŭ aŭtobusan stacidomon.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans