Kristanaj doktrinoj

[1] Fonto de la artikolo

Kristanaj doktrinoj aŭ, pliprecize, Kristana doktrino etimologie devenas el la, rilate “doktrinon”, el la latina docere ("instrui"). En la kristana tradicio tiu termino estas uzata, larĝasense, por priskribi la tutan korpuson de la kristana instruaĵaro aŭ, mallarĝasense, por priskribi kion la kristanaro kredas rilate apartajn aspektojn de sia kredo: ekzemple, la doktrino pri Dio, pri la naturo kaj destino de la homa kreitulo, pri Jesuo Kristo, pri la savo, aŭ apartaj problemoj moralaj-socialaj-ekonomiaj.[1]

La doktrino povas esti konsiderata konstitua, aŭtoritata, norma kaj/aŭ priskriba. Doktrino povas esti juĝata vera aŭ falsa, sufiĉa aŭ nesufiĉa, esenca kaj neesenca, fondita aŭ preskaŭ fondita...

La kristanaj doktrinoj ne estas objektoj de la kristana kredo. La kristanoj NE kredas je tiu ĉi kaj je alia doktrino, aŭ je iu doktrina sistemo, sed je Dio kiu riveliĝis en la Sanktaj Skriboj. Malgraŭ tio, la doktrinoj kaj la doktrinaj sistemoj estas la rezulto de iliaj provoj laŭracie kaj laŭkohere rezonadi pri Dio je kiu ili kredas kaj tiel ekspliki kaj defendi sian kredon kaj vivmanieron.

Ĉiuj kristanoj konsentas sur la fakto ke la origina aserto de la kristana doktrino troviĝas en la Biblio. La historio de la Eklezio estas (interalie) la historio de la doktrinaj interpretoj pri la Biblio flanke de kristanaj predikistoj, instruistoj kaj erudiciuloj kiuj parolis siaŭtoritate; kaj flanke de koncilioj kaj asembleoj kiuj parolis por la tuta kristana korpo. Ekde la komenco kristanoj kaj kristanaj tradicioj diferencis inter si en la kompreno pri la rilato ekzistanta inter la biblia instruo, la doktrinaj interpretoj de unuopaj pensuloj, kaj la doktrinaj oficialaj formuladoj kaj (dogmaj memorandoj de la oficiala Eklezio

La plej granda parto de la kristanaro konsentas pri la fakto ke la kristana doktrino markas la instruon de la antikva Eklezio pri la kristana Sankta Triunuo kaj pri la persono kaj la agado de Jesuo Kristo. Konsultu: Kristologio. La plej granda parto de la kristanaro kune konfesas la kompendion de la kristana doktrino ĉeesta en la Apostola kredo.

Biblio kaj tradicio redakti

Kvankam la problemo ne naskiĝis nur en la epoko de la protestanta Reformacio, okazis ĝuste en tiu periodo ke la Eklezio en Okcidento dividiĝis antaŭ la problemo ĉu la fonto kaj la normo de la vera kaj ĝusta doktrino estas la biblia instruo kaj la pasinta kaj nuna instruo de la Eklezio (pozicio de la Katolika Eklezio) aŭ nur la Biblio (pozicio de la Reformaciuloj, kiuj ne negas la neceson de la doktrinaj ekleziaj formulaĵoj sed alarmas pri la fakto ke la aŭtoritato de tiuj formuloj povas esti nur dependa kaj neegala al tiuj de la Biblio.[2]

Tiu, laŭ kelkaj teologoj, estas problemo ankoraŭ ne solvita, sed la konflikto inter la akcento kiun katolikismo metas sur la tradicio kaj la akcento kiun Protestantismo metas sur la Skribon ne estas tiom granda kion ĝis estis iam. la nuntempa Roma Katolikismo estas hodiaŭ pli aperta en la rekono pri la supera aŭtoritato de la Biblio; Protestantismoj agnoskis ke la Biblio mem estas rezulto de kreskiĝo de tradicioj inter la antikvaj Izraelo kaj de la antikva Eklezio kaj, siavice, ero de la tradicio kreskiĝanta en la Eklezio

Aliaj aŭtoritatoj redakti

En la historioj de la katolikaj kaj protestantaj tradicioj, estiĝis ĉiamdaŭra debato pri la kvanto en kiu la interpreto pri la Biblio kaj la formulado de la doktrino devas esti modlata de la racio, de la intuicio, de la konscienco, de la sociaj kaj naturaj sciencoj, aŭ de la sperto persona, politika, ekonomia kaj kultura. La diverĝoj pri kiel la kristana doktrino povas esti fidela al la Biblio estis unu el la plej akraj kaŭzoj de la manko de doktrina konsento inter la kristanoj.

Unuopulo kaj Eklezio redakti

Kiu decidas kiu estas la "ĝusta" doktrino? La klasika Katolikismo kaj iuj formoj de Protestantismo, forte konfesantaj, instruas ke estas tasko de la Eklezia Institucio establi kiuj devas esti la ortodoksaj veroj pere de dogmaj memorandoj kaj konfesiaj kanonoj. Tiu pozicio limigas la individuan liberon de la kristano kaj igas la Eklezio kaj ne la Biblio finan aŭtoritaton.[3]

Iuj protestantoj iris al la opozita ekstremo kaj subtenas ke ĉiu unuopa kristano havas rajton decidi tutsole kiu estas la ĝusta doktrino, aŭ apelaciante al la ekskluziva aŭtoritato de la Biblio aŭ apelaciante al elstaraj laŭraciaj moralaj, ekleziaj, sciencaj aŭ politikaj-ekonomiaj, inkluzive de tiuj de la kritika juĝo de la Eklezio, interpretoj pri la Biblio. Kaj en la konserva formo kaj en tiu liberala, tiu pozicio igas decida kaj fina aŭtoritato la individuan preferon kaj la opinion anstataŭ ol la Eklezion.

Nemalgranda parto de kristanoj hodiaŭ celas lokiĝi en la meza pozicio: meze de eklezia despotismo kaj individua subjektivismo. Spite de tiu teoria sinteno, la malsamoj inter kristanoj kaj ties tradicioj, ekzistas pli da akordo inter ili ol kio ŝajnas. Ĉiuj kristanoj agnoskas ke la Biblio estas la fonto kaj normo de la kristana doktrino.

Notoj redakti

  1. Katolikoj ĉi rilate havas propran kaj precizan doktrinon diritan Katolika sociala doktrino.
  2. La afero komplikiĝas antaŭ pro la fakto ke jam la novtestamentaj aŭtoroj “interpretis” la sanktajn tekstojn kaj ke la atestantoj ne limiĝis skribi sed ankaŭ parolis kaj predikis: ĉu ĉio tio perdiĝis aŭ restis en la konscio de la Eklezio? (vidu: Katekismo de la Katolika Eklezio.
  3. Tio okazis epoke de Moseo: nur li juĝis; simile kun la profetoj; plue Jesuo ŝarĝis la apostolojn por la konservado de la pureco de la kredo; kaj Paŭlo apostolo invitis (2Timoteo 4, 5-7]] la episkopon Timoteon tion vigle kaj energie tion fari... Temas pri la argumentaro sur kiuj apogiĝas la subtenantoj de la eklezia kiel lasta aŭtoritato.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Alvan Lamson, The Church of the first three centuries, Walker Wise & C., Boston
  • Katolika enciklopedio [2]
  • esperante [3] Dua letero de Paŭlo al Timoteo

Eksteraj ligiloj redakti