Krisztián Bártfai

Krisztián Bártfai [kristiAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bártfai Krisztián estas hungara kajakisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono, piloto.

Krisztián Bártfai
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1974 (1974-07-16) (49-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • piloto
vdr

Krisztián Bártfai[1] naskiĝis la 16-an de julio 1974 en Vác.

Biografio redakti

Krisztián Bártfai estis kajakisto sur la Danubo en sia naskiĝurbo, poste en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono dekfoje individue aŭ teame inter 1993-2001. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1992, Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun bronza medalo (en la lasta olimpiko), krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1995 kvarope en distanco 200 m. Lia plej konata trejnisto estis László Fábián (kajakisto). En 2004 lia kajaka partnero malsaniĝis, tial li finis sian aktivan sportan karieron kaj li havis postenon en la hungara flugkompanio. Baldaŭ li estis piloto en Dubajo. Li ricevis ŝtatan premion en 2000.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti