Krisztina Szeredy
Krisztina Szeredy [kristina seredi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeredy Krisztina estas hungara-slovaka kantisto (soprano). Ŝia origina nomo ĝis 2006 estis Sztreda Krisztina, krome en Slovakio aperas la nomformo ’’Sztredová’’.
Krisztina Szeredy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1979 (44-jaraĝa) en Nové Zámky |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | kantisto • aktoro |
Krisztina Szeredy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 10-an de junio 1979 en Slovakio en Nové Zámky.
Biografio redakti
Krisztina Szeredy apartenas al la hungara minoritato en Slovakio. Ŝi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, dume ŝi kantis en aranĝaĵoj de la hungara minoritato, eĉ ŝi gajnis kantokonkursojn. Inter 1997 – 2000 ŝi lernis en Operetoteatro (Budapeŝto), poste ĝis 2005 en Muzikakademio Franz Liszt. Baldaŭe ŝi kantis (kiel membro) en Budapeŝto kaj Košice; (kiel gasto) en Usono, Kanado, Germanio, Belgio, ktp. Ŝi kantas hungare, slovake, ĉeĥe, germane, angle, itale.
Ŝia repertuaro (elekto) redakti
- Giacomo Puccini: La Bohème – Musette
- Ruggero Leoncavallo: La Pajacoj – Nedda
- Zoltán Kodály: Háry János - Örzse
- diversaj oratorioj
- diversaj operetoj
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]