Krizosztom Kelemen

Krizosztom Kelemen [krizostom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelemen Krizosztom estis hungara pastro, instruisto, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1943).

Krizosztom Kelemen
Persona informo
Naskonomo Kelemen Ferenc
Naskiĝo 10-an de januaro 1884 (1884-01-10)
en Hahót
Morto 7-an de novembro 1950 (1950-11-07) (66-jaraĝa)
en Picburgo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto • katolika sacerdoto • monaĥo
vdr

Krizosztom Kelemen [1] Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis kiel Ferenc Kelemen la 10-an de januaro 1884 en Hahót. Li mortis la 7-an de novembro 1950 en Pittsburgh (Pensilvanio).

Biografio redakti

Krizosztom Kelemen frekventis mezlernejon en Keszthely. En 1903 li aliĝis al la benediktanoj, tial li studis teologion en Pannonhalma, krome li akiris instruistan diplomon en universitato en Budapeŝto. Inter 1910-1916 li instruis en Pápa, poste li estis pastro en Nyalka. En 1928 li iĝis gimnaziestro en Győr, poste inter 19331947 li estis ĉefabato en Pannonhalma. Dum la 2-a mondmilito la abatejo kaj la ĉirkaŭaĵo apartenis al la Internacia Ruĝa Kruco fare de Krizosztom Kelemen, tial la loĝantoj saviĝis. En 1947 li migris al Brazilo, post 2 jaroj li translokiĝis al Usono. Li estis reentombigita en 1984 en Pannonhalma.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Pannonhalmi Bencés Rend története (Historio de Benediktana Ordeno de Pannonhalma)
  • Opus Dei imádságos és énekeskönyv (1942)
  • Pázmány Péter élete és működése (Agado kaj vivo de Péter Pázmány), (1937)

Fontoj redakti