La kromatido[1]​ (de la greka χρώμα, ĥroma, kolora) estas ĉiu el du longformaj unuoj de la kromosomo jam duobligita (kun formo de X) kiu estas unuigita al sia frata kromatido per la centromero.[2] Kromatido estas la tuta strukturo kun formo de strio observebla ambaŭflanke de la centromero en la interfazo.

La kromatidoj estas videblaj ekde la profazo de la mitozo kaj reprezentas la filaj prakromosomoj. La aro de du frataj kromatidoj generas mitozan kromosomoj (kun formo de X), kiu estas videbla dum la Profazo kaj la Metafazo. En la Anafazo de la mitozo, la kromatidoj disapartiĝas en du "filaj kromatidoj". En la Telofazo ili disapartiĝas komplete en du kaj formas la "filajn kromosomojn" de unusola kromatido, en ĉiu fila ĉelo.

Referencoj redakti

  1. OMS,OPS,BIREME (eld.). «Cromátida». Descriptores en Ciencias de la Salud. Biblioteca Virtual en Salud.
  2. «Mitosis en eucariotas 1.1 Profase». Principios de genética (Universitato de Navaro). Januaro 2009.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cromátida en la hispana Vikipedio.