Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio

Tiu ĉi kroniko enhavas eventojn, kiuj estas kunigitaj kun fortikigado en Ĉeĥoslovakio dum la jaroj 1934 - 1938.

1934 redakti

Somero de 1934 redakti

Ĉe landaj armeaj komandantejoj Prago kaj Brno fonditaj grupoj pri fortikigado.
La unua vizito de grupo de la ĉeĥoslovakaj oficiroj en objektoj de la franca Maginot-linio.

Aŭtuno de 1934 redakti

Okazis supraĵesploro de la tereno kaj de la estonta fiksita vojdirekto de la fortikaĵoj en Ostrava-regiono.

1935 redakti

Vintro de 1934 - 1935 redakti

Esploro de la estonta fortikigsektoro Moravská Ostrava.
Esploro de la estontaj fortikaĵoj en fiksita vojdirekto Horní Morava kaj Orlice.
Esploro de la estontaj fortikaĵoj en spaco Dobrošov kaj Stachelberg.
Fondita konsilantaro por fortikigado kaj direkcio de fortikiglaboroj (DFL), kiu estis agadonta ekde la 1. 4. 1935.

Printempo de 1935 redakti

Alveturo de subkolonelo Drecque, de la franca konsilanto por konstruado de la fortikaĵoj. 12. 5. de 1935 alveturis lia helpanto kapitano Marcel Forceville.
La definitiva esploro de la fiksita vojdirekto de la estontaj fortikaĵoj en Ostrava-regiono.
Destinita organizaĵo Direkcio de Fortikiglaboroj (DFL).
Kreitaj la unuaj du Grupaj Komandantejoj de Pioniraro (GKP) por konstrui la pezajn fortikaĵojn en Ĉeĥoslovakio, kiuj estis transformitaj el la ĝisnunaj fortikiggrupoj.
Aprobita la fiksita vojdirekto de la pezaj fortikaĵoj en Ostrava-regiono de ĉefstabestro.
Vizito de ok ĉeĥoslovakaj oficiroj frunte kun generaloj Karel Husárek kaj Karel Štěpánek en fortikigita sektoro Strasburgo de Maginot-linio.
Alveno de la unuaj oficiroj al GKP II en Hlučín.
Subskribo de aliancana kontrakto inter Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio.

Somero de 1935 redakti

Destinita detala dislokigo de la infanteriaj fuortoj ekde Steinberg ĝis Landa Pordego ĉe GKP III kaj tiu ĉi fiksita vojdirekto aprobita de la ĉefstabestro.
Aferoj, rilatantaj al la fortikigado, estis ekskluzivitaj el kompetenco de IV/1-a sekcio de MND kaj subordigitaj ekskluzive al la direkcio de fortikiglaboroj.
Komenco de agado de GKP III en Králíky.
Interkonsiliĝo en Škoda-uzino, rilatanta al projektado de artileria materialo por la daŭraj fortikaĵoj.
Esploro de la fiksita vojdirekto de la pezaj fortikaĵoj en sektoro Landa pordegoKomáří vrch.
Destino de vicigo de insisteco por konstrui kaj fabriki la armilaron por la daŭraj fortikaĵoj.
Proklamita konkurso por konstrui la unuan subsektoron de la pezaj fortikaĵoj ĉe GKP II en Ostrava-regiono kun objektoj MO S-2 ĝis MO S-8. Venk-oferto donita 25. 9. de 1935.

Aŭtuno de 1935 redakti

Komencita konstruado de la unua subsektoro de la pezaj fortikaĵoj ĉe GKP II en Ostrava-regiono.
La unuaj provoj en pripafado de ferbetonaj tabuloj en spaco Jince.

Vintro de 1935 - 1936 redakti

Prilaborita la unua programo de la konstruado de la fortikaĵoj, planitaj en 5 etapojn.
Konstrue finita la unua infanteria fuorto de la tuta ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo, kio estis MO S-8 "Dvůr Paseky".

1936 redakti

Vintro de 1935 - 1936 redakti

Komisiita konstruado de la unua ĉeĥoslovaka fuortaro Smolkov.

Printempo de 1936 redakti

La germana generala stabo eldonis „Direktivon por unuecaj preparoj por ebla milito“.
En tereno signopalisitaj objektoj de fuortaroj Hůrky, Bouda, Adam kaj Hanička.
En la ĉeĥoslovaka armeo fonditaj korpusoj kiel nova grado de organizado kaj komandado al soldataroj. Profundigita tiel reorganizo komencita en la jaro 1935. La korpusoj estos rolintaj gravan rolon dum konstruado de objektoj de la malpezaj fortikaĵoj.
Esploro de la fiksita vojdirekto ekde Dobrošov ĝis Stachelberg en sektoroj Trutnov kaj Náchod. La sektoro estis signopalisita la 9-an ĝis la 10-an de oktobro.
Betonado de la provobjekto en spaco Jince.
DFL finigis suman programon de la fortikiglaboroj en Ĉeĥoslovakio.
Pritraktado de la suma programo de la fortikiglaboroj per La plej supera konsilantaro de ŝtata defendo (SKŜD).
Registaro de Ĉeĥoslovakio prenis en konscion tiun ĉi programon.

Somero de 1936 redakti

SKŜD kaj la registaro igis al DFL ordonon, por ke oni komencu samtempan fortikigadon de ĉiuj ŝtatlimaj sektoroj (per la malpezaj fortikaĵoj).
Esploro de fuortaro Dobrošov kaj dislokigo de la objektoj.
Esploro de fuortaro Skutina.
Komencita betonado de la unua infanteria fuorto en la sektoro Králíky – de objekto K S-9.

Aŭtuno de 1936 redakti

Prezidento de la respubliko trarigardis la provobjekton en spaco Jince kaj li trarigardis montro-pafadon el la objekto.

1937 redakti

Vintro de 1936 - 1937 redakti

Interkonsiliĝo pri komenco de la konstruado de nova tipo de la malpeza objekto modelo 37.

Printempo de 1937 redakti

Signopalisita fuortaro Stachelberg.
Signopalisita fuortaro Dobrošov.
Komencita armigado de la sektoro Moravská Ostrava (ĝis 1. 3. 1938).
Signopalisita fuortaro Skutina.
La prezidento de la respubliko aprobis definitivan organizadon de limregionaj regimentoj kaj batalionoj kaj ties dislokigojn.
Signopalisita fuortaro Poustka.

Somero de 1937 redakti

La germana generala stabo eldonis novan version de la direktivoj por preparo de milito, enhavanta varianton de batalo en du batalfrontoj kun ĉefa atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
Komenco de la konstruado de la pezaj fortikaĵoj en Náchod-regiono.
Signopalisata fuortaro Jírova hora en Hronov-regiono.
Delegacio de fortikigfakuloj de la rumana generala stabo vizitis Ĉeĥoslovakion.
Fondita la 4-a limgardista regimento en Hlučín – la unua fortikaĵtaĉmento de la ĉeĥoslovaka armeo.
La prezidento de la respubliko trarigardis fortikaĵojn en ĉirkaŭaĵoj de Hlučín kaj en Králíky.
Signopalisitaj fermejoj Chrastava kaj Mníšek en ĉirkaŭaĵo de Liberec.

Aŭtuno de 1937 redakti

Mallarĝa rondo de la naziaj politikistoj kaj generalaro frunte kun Hitler decidis pri estonta atako kontraŭ Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio.
Aprobita fina studo de direktoro de la fortikiglaboroj de generalo Husárek pri plua konstruado de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj.

1938 redakti

Vintro de 1937 - 1938 redakti

Fondita la 6-a limgardista regimento en Králíky.
Fondita la 19-a limgardista regimento en Žamberk.
Anekso de Aŭstrio. La saman tagon okazis grava interkonsiliĝo de DFL pri plua konstruado de la fortikaĵoj.

Printempo de 1938 redakti

Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro KrálíkyMladkov (planata ĝis3. 8. de 1938).
Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro Náchod (planata ĝis 19. 9. 1938).
Hitler estas kunvenanta kun generalo Wilhelm Keitel kaj ili precizigas intencon de la atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
Komencita armigado de la fortikaĵoj en la sektoro Trutnov (planata ĝis 27. 5. 1938).
Ordonita kaj farita reorganizo de DFL.
En suda Moravio fonditaj la 3-a kaj la 11-a limgardistaj regimentoj nesubiĝantaj ĝisnun al DFL.
Generalo Wilhelm Keitel prezentis al Hitler por aprobi novajn direktivojn por gvidado de milito.
La ĉeĥoslovaka registaro proklamis gardadon de ŝtatlimoj, per parta mobilizo ĝi batalpretigis la armeon kaj Gardistaron de ŝtata defendo.

Somero de 1938 redakti

Grupo de la sovetaj oficiroj trarigardis la ĉeĥoslovakajn fortikaĵojn.
Finaj provoj de fortikaĵaj kanonoj kaj minĵetiloj, akcepto de tiuj ĉi armiloj en la armilaron de la ĉeĥoslovaka armeo.
Fondita la 50-a limgardista bataliono en Bratislava.
Fondita la 17-a limgardista regimento en Trutnov.
Fondita la 18-a limgardista regimento en Nové Město nad Metují.
Signopalisitaj izolitaj artileriaj fuortoj en suda Moravio.
La ĉeĥoslovaka ĉefstabo eldonis direktivojn por agado de la armeo por okazo de la nazia ribelo en la limregiono.
Interkonsiliĝoj de la naziaj generaloj kun Hitler.
Interkonsiliĝo de la naziaj generaloj kun Hitler en Nurenbergo – konkreta preparo de agresio kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
La ĉeĥoslovaka ĉefstabestro prezentis al anoj de SKŜD memorandon, rifuzantaj pluajn cedaĵojn.
Eksplodis puĉo de henleinanoj en limregionaj teritorioj de Ĉeĥoslovakio.
La ĉeĥoslovaka registaro proklamis en parto de limregionaj distriktoj esceptan punrajton kaj ĝi elsendis ĉi tien armeajn asistantarojn.
La sudetogermana freikorps komencis batalagadojn kontraŭ defendantoj de la ĉeĥoslovaka ŝtatlimo inkluzive de hom-ekipoj de la malpezaj fortikaĵoj.
La ĉeĥoslovaka registaro proklamis gardadon de ŝtatlimoj.

Aŭtuno de 1938 redakti

La ĉeĥoslovaka registaro proklamis ĝeneralan mobilizon. Ĉeĥoslovakio enpaŝis en staton de batalpreteco.
Hitler ordonis translokigi ataktaĉmentojn en elirejspacojn por atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.
La ĉeĥoslovaka ĉefstabo ordonis akrigitan batalpretecon de la ĉeĥoslovaka armeo.
La unuliniaj formacioj de la ĉeĥoslovaka armeo atingis batalpretecon, B-taĉmentoj finis la mobilizadon kaj foriradis ĝis kunvenspacoj, kie jam koncentriĝis proksimume 50 % da taĉmentoj.
La ĉeĥoslovaka registaro akceptis la malglorigan munkenan diktaton.
DFL ordonis haltigi ĉiujn fortikiglaborojn.
La ĉeĥoslovakaj limregionoj estis en kvin zonoj donita al la nazia Germanio.
Hitler trarigardis la ĉeĥoslovakajn fortikaĵojn ĉirkaŭ Varnsdorf.
Klement Gottwald en kunsido de Daŭra komitato de Nacia kunveno kondamnis la kapitulaceman agadon de la ĉeĥoslovaka registaro pro la eldono de la limregionoj al la nazioj.
Malfonditaj la limregionaj regimentoj kun ĉiuj subordigitaj taĉmentoj.
Malfondita la 4-a limgardista regimento.

Vintro de 1938 - 1939 redakti

Prezentita propono por fondi fortikiggrupon.
Nazioj estas farantaj provpafadon en la ĉeĥoslovakajn objektojn en spaco Králíky dum personĉeesto de Hitler.
La ĉeĥoslovaka ĉefstabo transdonis al la nazia Germanio planojn de la limregionaj fortikaĵoj.

1939 redakti

Printempo de 1939 redakti

Surbaze de malsukcesaj provoj dum la pripafado de la fortikaĵoj kaj neatingo de trapafo de blendaj kloŝoj, germanoj komencis elŝiregi tiujn ĉi kloŝojn kaj kopulojn kaj sekve eĉ krenelojn por kontraŭtankaj kanonoj kaj mitralaj ĝemeloj, kiujn ili poste forveturigis Germanion.

Rilataj temoj redakti