Kronogramo (greke: χρονόγραμμα; laŭvorte tempo-enskribo) estas (ofte) latinlingva frazo en kiu aperantaj romiaj ciferoj sume malkaŝas gravan jardaton.

ekzemplo de kronogramo el Burgenlando

Tiudate io grava okazis. Ekzemple la jaro de la masakro de la Sankta-Bartolomea tago estas ene de la jenaj voroj: LVtetIa Mater natos sVos De Vora VIt = 1572 (nome M = 1000, D = 500, L = 50, kvarfoje V = 20, dufoje I = 2). Tia verso nomiĝas kronostiĥo (tempindika verso) aŭ eteostiĥo (jarindika verso). La termino kronodistiĥo aplikatas kiam distiĥo enhavas la jardaton, ekz. pri la Packontrakto de Hubertusburg por fini la Sepjaran militon (1763): Aspera beLLa sILent: reDIIt bona gratIa paCIs. / O sI parta foret seMper In orbe qVIes!.

Por plifaciligi memoron intertempe rimo uzatas aŭ la okazo facile kunligeblas al jam konataj esprimoj. Ekzemple la latina enskribo sur la kruco de Jesuo Ies Vs nazaren Vs reX IVDaeor VM havas en si la kombinon 1532; tiujare en Nurenbergo faritis interkonfesia religia paco.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 128 (tie ĉi interrete)