Kronologio de la terorisma atako en Beslano

Kronologio de la terorisma atako en Beslano ampleksas okazintaĵojn de la 1-a ĝis la 3-a de septembro 2004 en la nord-osetia urbo Beslano, estis unu el la plej teruraj tragedioj en historio de nuntempa Rusio. Ĝi forte afekciis ne nur rusian, sed ankaŭ tutmondan publikon. La 1-an de septembro 2004 grupo da armitaj teroristoj kaptis lernejon en malgranda urbo Beslano en Nord-Osetio. En manoj de la bandanoj, kiuj agis, kiel oni klarigis poste, laŭ ordono de Ŝamil Basajev, troviĝis pli ol 1200 homoj, plejparte virinoj kaj infanoj. Dum tri tagoj oni tenis ilin en netolereblaj kondiĉoj, praktike ne donante akvon kaj nutraĵon. La 3-an de septembro 2004 taĉmentoj de speciala celo per eksplodoj ene de la mezlernejo estis devigitaj komenci sturmon, rezulte de kiu pli ol 300 homoj pereis, kaj ĉirkaŭ 600 estis vunditaj. Eldono "Gazeta" penis restarigi kronologion de tiuj tragikaj eventoj.

1-a de septembro 8:00 redakti

Frue en mateno de 1 de septembro apud lernejo numero 1 en Beslano kolektiĝis multo da homoj. Tio estis lernejanoj, kaj ankaŭ iliaj gepatroj, venintaj por solena kunveno, dediĉita al Tago de scioj. "Knabinoj havis bluajn robojn, blankaj antaŭtukojn, blankajn bantojn. Mi neniam vidis infanojn tiaj belaj", - rememoras direktorino de la lernejo. Multaj homoj venis per la tutaj familioj, preninte kun si infanojn de antaŭlerneja aĝo, inklude bebojn.

1-a de septembro: en 9:08 komenciĝis kapto de la lernejo redakti

En komenco de la deka horo apud la lernejo haltis ŝarĝaŭto GAZ-66. El ĝi elsaltis bandanoj, kiuj tuj komencis kapton de la lernejo. Kiel rememoras atestantoj, estis ne pli, ol 10-12 da ili. Unu el ili estis en nigra ĥalato, la aliaj estis en kamuflaĵo.

"Bandanoj ankoraŭ ne aliris al la kunveno, kiam komencis tondri pafoj. Ni pensis, ke iu riĉulo kondukis sian infanon en la lernejon kaj faris artfajraĵon por li. Kaj poste komencis ekflugi supren aerglobetoj. Ĉiuj ekkuris al la sporta halo. Mi prenis la infanojn kaj kuris al la kaldronejo. Unu bandano direktis mitraleton al mi kaj diris: "Kuru en la sporthalon". Ni turniĝis. Oni enpelis nin per duonrondo, kiel ŝafoj", - rakontas patrino de unu el la lernejanoj.

1-a de septembro: 10:00 redakti

Al dek horoj matene ĉiuj ostaĝoj estis pelitaj en la sporthalon. Ostaĝo rememoras:

Estis treege malvaste, ĉar kolektiĝis gradega amaso da homoj - pli, ol mil. Ili konstante postulis silenton, pafante en aeron. Poste ili ordonis, ke ĉiuj sidiĝu. Unu viro penis trankviligi ĉiujn: "Ni aŭskultu, kion ili volas diri". Li neintence transiĝis al oseta lingvo. Kaj tiu ilia Kolonelo (ĉefo de la teroristoj Ruslan Ĥuĉbarov) komandis, ke li staru sur la genuojn, kaj demandis:"Ĉu vi ĉion diris?" La viro diras: "Jes" - kaj tiam Kolonelo pafis lin per mitraleto", - rememoras unu el la eksaj ostaĝoj. Tuj post kiam oni sidigis la homojn, la teroristoj komencis mini la ejon. "Ili komencis disvolvigi bobenojn. Estis tri girladnoj. Sur unu pendis sep bomboj, sur la alia - ok. Ĉiuj ili estis memfaritaj, volvitaj per sparadrapo, samlarĝaj al granda vazo por kafo. Ili estis plastaj, trans ili estis videblaj pecoj de metalo. Kaj grandajn minojn ilin enmetis en basketbalajn ringojn. Unu girlandon plu ili faris en la transirejo. Tie estis du kontraŭinfanteriaj minoj de uzina produktado.

Al ĉi tiu tempo en konstruaĵo de urba administracio - je 200 metroj de la lernejo - jam estis kreita antikriza stabo.

1-a de septembro: 11:30 redakti

Al 11:30 la lernejon ĉirkaŭis trupoj de la 58-a armeo kaj la tuta personaro de beslana polico. Ĉirkaŭ la lernejo kolektiĝis parencoj de la ostaĝoj. En la lernejo oni prepariĝis al longtempa sieĝo: la bandanoj uzis virojn por laboro - oni devigis ilin barikadi ĉiujn fenestrojn, pordojn, enirejojn, demeti tabulojn kaj malfermi fenestrojn per ili. Post tio oni starigis ilin sur genuojn en du vicoj apud kabineto de geografio.

Unu el saviĝintoj poste rakontis:

Tie estis du kamikadzinoj. Oni diris al ni, ke ni devas perei, - kaj la kamikadzinoj eksplodiĝis. Mi rekonsciiĝis pro tio, ke iu forte ĝemis, sed mi preskaŭ nenion aŭdis. Mi leviĝis, ĉirkaŭe kuŝis korpoj de viroj. Poste oni devigis nin demeti unu el pordoj de klasĉambro. Sur ĝi, kiel sur portilo, tiuj, kiuj restis vivaj, portis en la duan etaĝon tiujn, kiuj pereis, kaj tiujn, kiuj estis forte vunditaj.

1-a de septembro: dua duono de tago redakti

En dua duono de tago en la atikriza stabo kolektiĝis prezidento de Norda Osetio Aleksandr Dzasoĥov, prezidanto de osetia parlamento Tajmuraz Mamsurov, estro de Administrejo de la Federala servo pri sekureco Valerij Andrejev, asistanto de ĝenerala prokuroro Sergej Fridinskij, deputitoj de Ŝtata Dumao Dmitrij Rogozin kaj Miĥail Markelov. Al nokto veturis konata infana kuracisto, direktoro de instituto de senprokrasta infana kirurgio kaj traŭmatologio Leonid Roŝal. Al la lernejo venis aldonaj fortoj, konsistantaj el batalantoj de specialaj trupoj "Alfa" kaj "Vimpel" de la Federala servo pri sekureco.

2-a de septembro: nokto redakti

La bandanoj decidis kontakti - ili vokis por intertraktadoj prezidenton de la respubliko Aleksandr Dzasoĥov, tamen anstataŭ li kun la teroristoj komunikiĝis telefone Leonid Roŝal. Ili ne prezentis konkretajn postulojn. En la interparolo Roŝal penis atingi eblecon transdoni en la lernejon akvon kaj nutraĵon, liberigi pli junajn infanojn kaj virinojn. Al ĉiuj proponoj estis unu respondo: "Ne".

2-a de septembro: mateno redakti

En la dua tago ekde mateno stato de la infanoj malboniĝis. Iuj perdis konscion, iuj sentas sin malbone - oni faris por ili artefaritan spiradon. La teroristoj ĉesis preterlasi la infanojn al kranoj de akvo.

Gazeto citis eksan ostaĝinon rakonti:

Infanoj prenis glasojn kaj petis: "Donu urinon, donu urinon. Ni volas trinki". Unu el la teroristoj preteriris kaj demandas: "Ĉu vi urinon trinkas? Ĉu vi estas porkoj?" Mi diras: "Donu akvon. Se vi decidis nin mortigi, do almenaŭ antaŭ morto donu akvon. Infanoj almenaŭ trinku". Li nenion diris.

Ostaĝoj vere devis trinki urinon unu de la alia ĝis la fino de la tria tago.

2-a de septembro: tago redakti

Je 15:30 en la lernejon eniris eksa prezidento de Inguŝio Ruslan Auŝev. La teroristoj transdonis al li liston de postuloj — de Ŝamil Basajev al prezidento Vladimir Putin. El la lernejo li eliris kun 12 virinoj, kiuj portis sur manoj 15 bebojn.

3-a de septembro: mateno redakti

Al al lernejo el Vladikavkaz alveturis tankoj kaj batalmaŝinoj de infanterio. Dume oni trankviligis parencojn, ĉirkaŭantajn la lernejon, avertante, ke sturmo ne okazos. En la lernejo mem fariĝis tute malfacile por la infanoj kaj aliaj ostaĝoj. "Gazeta" citas vortojn de eksa ostaĝino Fatima Gutieva.

Tie temis jam ne nur pri akvo, sed pri aero. Multaj infanoj jam kuŝis sen konscio. Oni ne permesis eliri. El trejna halo iris malvarma aero, kaj mi petis: "Ĉu eblas, ke infanoj spiru?" Unu el la teroristoj al mi permesis, kaj oni transdonadis al mi infanojn, kaj ili spiris per freŝa aero por 1-2 minutoj. Ni jam sciis, ke estos sturmo, kaj la teroristoj sciis. Ili enmuntis relajson en la elektroreton, disigis kontakton kaj situigis du bombojn. Se oni malŝaltus elektron, do la relajso kontaktiĝus, kaj sekvus ondo da eksplodoj. Kelkaj el la teroristoj, kiuj estis pli molaj, disĵetis ĉifonojn kaj diris: "Malsekigu ilin per urino, per ĉio ajn, se estos gasoj. Kuŝu kaj spiru tra ĉi tiuj ĉifonoj". Tio estas ili certis, ke estos sturmo.

Krome, en tria tago multaj teroristoj troviĝis sen barboj kaj estis vestitaj en civilaj vestoj (pretigis sin por eskapo, laŭ kelkaj analizantoj).

3-a de septembro: tago redakti

En 13:01 okazas unu eksplodo. Post kvar minutoj okazas la dua. Parto de la ostaĝoj eskapas post la eksplodoj. Dum ilia eskapo la teroristoj pafis en iliajn dorsojn. Restintajn ostaĝojn oni transpelis en manĝejon de la lernejo. En 13:3o ruiniĝas la tegmento de la lernejo, komenciĝas forta incendio. Al la lernejo movas tankoj kaj batalmaŝinoj de infanterio, super ĝi flugas helikopteroj, ĉirkaŭ aperas grenadĵetiloj kaj fajroĵetiloj. La sturmo komenciĝas spontanee, sen komandoj.

En la lernejon, ofte antaŭante armeanojn kaj batalantojn de specialtaĉmentoj, impetas milicianoj - parencoj de la ostaĝoj, armiĝintaj per ĉia akirebla armilo. Ili komencas eltiri la vunditojn, samtempe interpafante kun la bandanoj.

4-a de septembro: nokto redakti

Al la dua horo nokte de la 4-a de septembro la teroristoj estis plene likviditaj. La batalo daŭris 13 horojn.

Rezulta statistiko redakti

Laŭ oficiala statistiko, entute en manoj de la teroristoj troviĝis 1251 ostaĝoj. 331 el ili pereis (inkluzive de 176 infanoj), ĉ. 600 estis vunditaj. Ankaŭ dum la sturmo pereis 8 batalantoj de specialaj trupoj "Alfa" kaj "Vimpel" de la Federala servo pri sekureco kaj du anoj de la Ministerio pri ekstremaj situacioj. Estis mortigitaj 31 teroristoj, kaj unu estis kaptita viva.

Aldona informo redakti

Gazeto "Kommersant" donis resumon de enketadoj de la tragedio en Beslano. Kiel memorigas la eldono, Ĝenerala prokurejo iniciatis kriman proceson pro fakto de kapto de la lernejo numero 1 per la teroristoj laŭ tri artikoloj de la Krima kodo de Rusio - murdo, terorismo kaj kapto de ostaĝoj. Al nuna tempo la enketo trovis, ke en la terorisma akto partoprenis 32 homoj — ĉeĉenoj, inguŝoj, araboj kaj slavoj. 31 el ili estis mortigita dum la sturmo, unu estis arestita. Organizintoj de la terorisma akto estis Ŝamil Basajev, Aslan Masĥadov, Magomet Ĥaŝijev kaj civitano de Sauda Arabio Taufik-al-Ĝedani (Abu-Dzejt). Gvidis la operacion loĝanto de Inguŝio Ruslan Ĥuĉbarov (konata kiel Kolonelo). Armiloj kaj eksplodaĵo por la terorisma akto estis kaptitaj en provizejoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Inguŝio la 22-an de junio 2004. La bando kolektiĝis la 31-an de aŭgusto en tendaro apud inguŝa vilaĝo Psedaĥo, de kie per du aŭtoj ĝi atingis Beslanon. Laŭ datumo de la enketo, la sturmo de la konstruaĵo komenciĝis post kiam en la sporta halo "eksplodis du memfaritaj eksplodiloj". Ĉi tiuj eksplodoj ankaŭ, laŭ datumo de la enketo, rezultigis pereon de plimulto de la ostaĝoj kaj kaŭzis incendion en la lernejo.

La 14-an de septembro 2004 al la sola saviĝinta teroristo, loĝanto de ĉeĉena vilaĝo Starij Engenoj Nurpaŝa Kulajev oni prezentis akuzon laŭ ok artikoloj de la Krima kodo de Rusio (murdo, banditismo, terorismo, kapto de ostaĝoj k.a.) Li parte agnoskis sian kulpon, sed deklaris, ke li neniun murdis. La 17-an de majo 2005 en la Supera tribunalo de Norda Oseto komenciĝis proceso, daŭriĝas pridemandado de suferintoj kaj atestantoj.

La 21-an de septembro 2004 Ĝenerala prokurejo iniciatis kriman proceson laŭ artikolo "neglektado" kontraŭ estro de distrikta administrejo pri internaj aferoj de Pravobereĵnij distrikto de Norda Osetio, estro de stabo de la administrejo Georgij Drjajev kaj vicestro en areo de publika sekureco de la administrejo pri internaj aferoj Tajmuraz Martazov, kiuj estis forigiaj de siaj postenoj post la terorisma akto. Laŭ versio de la enketo, ili ne garantiis necesan kontrolon al la limo kun Inguŝio flanke de patrolaj servoj, per tio preterlasinte la teroristojn en la respublikon. En 14 de julio de jaro 2005 la enketo finiĝis, suferintoj konatiĝas kun ĝiaj materialoj.

La 8-an de oktobro 2004 Ĝenerala prokurejo iniciatis kriman proceson laŭ artikolo "neglektado" kontraŭ estro de la distrikta administrejo pri internaj aferoj de Malgobeka distrikto de Inguŝio Muĥaĵir Jevlojev, liaj asistantoj Bagaudin Jevlojev kaj Aĥmed Kotiev kaj estro de la krima esplorservo de la distrikto Ĥamzat Mamilov. Laŭ versio de la enketo, ili ne sukcesis trovi tendaron de teroristoj, kiu situis sur teritorio de ilia distrikto.

La artikolo estas farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti