Kubo en la Olimpikoj

sporta delegacio

Kubaj sportistoj unue en 1900 kaj 1904 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala kuba teamo partoprenis la somerajn olimpikojn de 1924 kaj 1928, poste de 1948 ĝis 1980 kaj de 1992 ĝis la nuntempo. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis kuba partoprenanto. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj estas tute sukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 84 oran, 69 arĝentajn kaj 82 bronzajn medalojn. Laŭ tiu stato ĝi havis 22-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Kubo en la Olimpikoj

Flago de Kubo
IOK-kodo  CUB
NOK Kuba Olimpika Komitato
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1900 · 1904 · 1908-1920 · 1924 · 1928 · 1932-1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984-1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020

La Kuba Olimpika Komitato (hispane Comité Olímpico Cubano) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1926 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1955.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti