Kultura genocidokultura elpurigo estas koncepto distingita de la advokato Raphael Lemkin en 1944 kiel komponaĵo de genocido. La preciza difino de la termino restas pridisputata. Tamen, la Muzeo de la Armena Genocido difinas kulturan genocidon kiel "agojn kaj mezurojn efektivigatajn por detrui la kulturon de nacioj aŭ etnaj grupoj per spirita, nacia kaj kultura detruado."[1]

Kelkaj etnologoj, kiel Robert Jaulin, uzas la terminon "etnocidon" kiel substituaĵon por "kultura genocido", kvankam ĉi tiu uzado estis kritikata pro eventuala risko konfuzi etnon kun kulturo.[2] La termino estis konsiderita en la deklaracio pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj kaj apudmetita apud la termino "etnocido." Tamen, ĝi estis forigita en la fina dokumento kaj simple anstataŭigita per "genocido".

Referencoj redakti

  1. "Cultural Genocide".
  2. Gerard Delanty; Krishan Kumar (29-a de junio 2006). The SAGE Handbook of Nations and Nationalism. SAGE. p. 326. ISBN 978-1-4129-0101-7. Alirita la 28-an de februaro 2013.