Kumulonimbuso

genro de nuboj

Kumulonimbuso[1] (latine cumulonimbus, mallonge Cb) estas genro de densaj altaj nuboj, kiuj ofte kaŭzas tondroŝtormon.

Aspekto redakti

La kumulonimbuso estas granda, alta nubo, kies alto estas tipe pluraj kilometroj. La bazo troviĝas inter 200 kaj 400 metroj super tero, dum la supraĵo troviĝas ĉirkaŭ 10–20 kilometroj super tero. La nuboj de tiu genro estas la plej grandaj el la 10 nubgenroj.

Klasifiko redakti

Laŭ la Internacia Nubatlaso, ekzistas du specioj en la genro Kumulonimbuso:

  • La harplena (aŭ kapilara) kumulonimbuso (latine cumulonimbus capillātus, mallonge Cb cap) havas fibran supraĵon, similan al ciruso.
  • La kalva kumulonimbuso (latine cumulonimbus calvus, mallonge Cb cal) havas nefibran supraĵon, similan al kumuluso.

La Internacia Nubatlaso agnoskas neniun varion de tiu genro.

Historio redakti

Tiu ĉi genron unue proponis la dano Philip Weilbach en 1880.[2]

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kumulonimbus/o
  2. Weilbach, Philip (1880). “Formes des nuages en Europe septentrionale”, Annales du Bureau Central Météorologique de France (fr) 1 (B), p. 11–40. 

Eksteraj ligiloj redakti