Kurt Hoesch
Kurt HOESCH [heŝ] (1882-1932) estis germana kemiisto, kiu studis la nitrilojn, kaj akademia lernanto de Emil Fischer (1852-1919), en la Universitato de Berlino, kiu verkis biografion pri la vivo de sia majstro[1], studis la "depsidojn" aŭ esterojn de la hidroksobenzoataj acidoj, tamen, lia plej konata laboro estas la sintezo de fenilketonoj ekde la floroglucinolo aŭ trihidrokso-benzeno. Dum la Unua mondmilito, li aktivis kiel profesoro pri kemio en la Universitato de Istanbulo, kaj poste li kuniĝis al la entrepreno pri ŝtalo de sia patro.
Kurt Hoesch | ||
---|---|---|
Kurt Hoesch studis la nitrilojn,
kaj la sintezojn pri la fenilketonoj. | ||
Persona informo | ||
Kurt Hoesch | ||
Naskiĝo | 26-a de marto1882 en Düren, Rejnprovinco, Prusio, Germana Regno | |
Morto | 27-a de novembro 1932 en Kreuzau, apud Düren, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Istanbulo, Universitato de Berlino | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En Berlino, li helpis Emil Fischer pri la sintezo de la nature okazantaj orselinataj kaj everninataj acidoj. En 1915, Hoesch priskribis metodon por preparado de fenolataj ketonoj, kiu rezultas el la kondensiĝo de fenolo aŭ fenolata etero kune kun nitrilo en la ĉeesto de klorida acido kaj "zinka klorido". Ekzemple: kiam miksaĵo da "rezorcinolo", acetonitrilo kaj zinka klorido, en etero kiel solvaĵo, saturiĝas per senakva klorida acido, iu produkto separiĝas per varmigado en akva solvaĵo estigante la "2,4-duhidroksa-acetofenonon".
Selektita verkaro redakti
Literaturo redakti
- Name Reactions in Organic Chemistry, Alexander R. Surrey
- Name Reactions for Carbocyclic Ring Formations, Jie Jack Li
- The German Chemical Industry in the Twentieth Century, John Lesch
- Imperialism and Science: Social Impact and Interaction, George Vlahakis
- Personensuche
Vidu ankaŭ redakti
-
Erverninata acido -
Everniata acido -
Ferulata acido -
Giroforata acido -
Orcelinata acido -
Orcinolo