Kvardek martiroj de Anglujo kaj Kimrujo

40 romkatolikaj martiroj

Kvardek martiroj de Anglujo kaj Kimrujo (angle: Forty Martyrs of England and Wales) nomiĝas grupo de sanktuloj romkatolikaj.

la martiro de la kartuzianoj sur la ekzekutejo de Tyburn; bilda ciklo de Vicente Carducho ĉe Monaĥejo Sankta Maria de El Paular (ĉ. 1576–1638)

Historio redakti

Pro malvolo (ĵure) akcepti la gvidpovan akton de reĝo Henriko la 8-a. Konsekvence multaj el suferis, inter 1535 kaj 1540, ekzekutiĝon - parte post kruelaj torturoj. Inter la martiroj en la 1537-a jaro anoj de la kartuzio de Londono kaj la prioroj de la kartuzioj de Beauvale kaj Axelhome. Sume temis pri 18 monaĥoj.

En 1970 lia papa moŝto Paŭlo la 6-a sanktigis ilin. Ilia festotago liturgie estis komence la 25-a de oktobro, dum nuntempe oni flegas memori ilian martirecon la 4-an de majo, la tagon de la Okdek kvin martiroj de Anglujo kaj Kimrujo. La kimria regiona kalendaro krome enhavas memortagn pri la ses kimriaj kredatestintoj kaj de iliaj kompanoj (por Philip Evans kaj John Lloyd, John Jones, David Lewis, John Roberts kaj ilia instruisto Richard Gwyn). Specialan atentigon pri la menciitaj eventoj faradas la benediktina branĉo de la Adoradfratinoj de la Tre sankta koro de Jesuo (latine: Congregatio Adoratricum Sanctissimi Cordis Iesu de Monte Martyrum) en la klostro de Tyburn.

Martira listo redakti

 
ekzekutejo de Tyburn

Aliaj martiroj redakti

Ankaŭ pro la sama "krimo" de ĵuro-nefaro devis morti (per senkapigo) la iama kanceliero Thomas More kaj la episkopo de Rochester, John Fisher. Pri ili memorigas oni en la 22-a de junio.

Eksteraj ligiloj redakti