Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BOLGÁR László [pr. bolga:r] estis hungara ĵurnalisto, tradukisto naskiĝinta en Temeŝvaro la 11-an de septembro 1911 kaj mortinta en Rion Les Montagnes la 16-an de junio 1990.

László Bolgár
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1911 (1911-09-11)
en Timișoara
Morto 16-an de junio 1990 (1990-06-16) (78-jaraĝa)
en Riom-ès-Montagnes
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukisto
vdr

Kariero redakti

Bolgár finis juron en Budapeŝto kaj en 1935 li iĝis diplomato kiel presataŝeo en Beogrado, Zagrebo, Sofio. En jaroj 1945-47 li estis radioraportisto. En 1948 li translokiĝis Francujon kaj ĝis 1958 li estis gvidanto de la hungarlingva elsendo de franca radio, poste ĝis 1969 li estis vicestro, poste estro de sekcio orienteŭropa de la radio ĝis 1975. Li publikis en pluraj gazetoj (Irodalmi Újság, Ahogy lehet, Látóhatár) kaj li estis kunlaboranto de la revuo Valóság aperinta en 1953 en Parizo. Li tradukis el hungara literaturo al franca lingvo.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon