László Bozóky [lAslO bozOki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bozóky László estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1982) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis pilismaróti. Lia avo estis juristo Alajos Bozóky.

László Bozóky
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1911 (1911-05-04)
en Oradea
Morto 12-an de decembro 1995 (1995-12-12) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Parencoj Alajos Bozóky
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

László Bozóky [1] naskiĝis la 4-an de majo 1911 en Hungario en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio). Li mortis la 12-an de decembro 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Bozóky frekventis gimnazion en Vác, kie li lernis fizikon de József Öveges. Li plulernis en Universitato Pázmány Péter ricevinta diplomojn en 1935 kaj 1936, fine li profitis la stipendion en Berlino. Hejmenveninta li eklaboris en la universitata instituto ĝis 1949, poste en onkologia instituto ĝis 1982. Krome li instruis en la teknikuniversitato en Budapeŝto ekde 1952. Li profesoriĝis en 1965. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1952, li doktoriĝis en 1964 antaŭ la akademio. En 1958 li kreis la unuan enlandan kobaltan ilon kontraŭ la kancero.

Li edziĝis en 1947. Li okupiĝis precipe pri radiadoj kaj izotopoj. Li ricevis memormedalojn inter 1957-1990.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Újabb vizsgálatok az ionizált oxigén-molekula sávos színképén (1936)
  • Röntgenfizika (1948)
  • Radioaktív sugárzások mérése (1957)
  • Progress in Radiophysics (1966)
  • A mesterséges radioizotópok alkalmazásának beindítása Magyarországon (1979)
  • Értekezések, emlékezések (1984)

Memorigiloj redakti

  • memormedalo fondita en 2000

Fontoj redakti