László Dezső (fotisto)

László DEZSŐ [deĵOE] rumania hungara fotisto, ĵurnalisto, entreprenisto. Li naskiĝis en Tulgheș la 27-a de majo 1970. Li loĝas en Gheorgheni.

Kariero redakti

László Dezső komencis la fotadon en 1989. Li finis la ĵurnalismon en 1993 en Nyíregyháza. Li fondis en 1991 entreprenon (Mark House Kft.), kiu funkciigas eldonejon kaj presejon. Inter 1992 kaj 1994 li eldonis la semajngazeton Gyergyói Szemle. Li estis prezidanto de la unuiĝo Erdélyi Kárpát Egyesület, ano de Győri Fotóklub kaj de la Unuiĝo de Rumaniaj Fotistoj.

Libro redakti

  • Gyergyói hivogató - bilda gvidlibro, Mark House Kiadó, Gheorgheni, 2003.

Albumo redakti

Fonto redakti

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.

Eksteraj ligiloj redakti