László Kádár [lAslO kAdAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kádár László estis hungara geografo, profesoro.

László Kádár [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1908 en Hungara reĝlando en Ósóvé (nuntempa Ravno Selo en Serbio). Li mortis la 6-an de majo 1989 en Debrecen.

Biografio redakti

László Kádár frekventis gimnaziojn en Caransebeș, Kisújszállás, Újpest, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1930 kaj 1932. Post siaj studoj li instruis en la universitata geografia instituto, sed en 1933 li partoprenis en vojaĝo de László Almásy en Saharo. En 1937 li edziĝis baldaŭe havanta 3 filojn. En 1938 li estis nomumita privata profesoro en Budapeŝto, en 1942 ordinara profesoro de komerca altlernejo de Újvidék (tiam hungara urbo). Post la 2-a mondmilito li instruis kaj li estis katedrestro en Universitato de Debrecen, en 1947 li iĝis ordinara profesoro, inter 1952-1954 dekano, en la sekva studjaro rektoro. Li ricevis memormedalojn en 1971, 1980.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Fizikai földrajzi megfigyelések Újpest környékén (1930)
  • Székely fürdők, székely tájak (1941, 1943)
  • A Rétyi Nyír felszíne (1949)
  • A lösz keletkezése és pusztulása (Estiĝo kaj malestiĝo de leŭso), (1954)
  • A táguló Föld (1959)
  • Die Ursachen der Erdrotation (1964)
  • Landscapes, Zones and Their Regional Energy (1975)
  • Kőrösi Csoma Sándor életcélja és munkássága (1984)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti