László Meskó
László Meskó [lAslO meŝkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meskó László estis hungara prokuroro, parlamenta deputito, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis felsökubini.
László Meskó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de septembro 1851 en Nyíregyháza |
Morto | 23-an de julio 1922 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | politikisto • akuzisto |
László Meskó[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1851 en Nyíregyháza, li mortis la 23-an de julio 1922 en Budapeŝto (laŭ alia informo la mortotago estas la 22-a).
Biografio redakti
László Meskó studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Universitato de Vieno, poste ankaŭ en aliaj eksterlandaj universitatoj. Fine li akiris advokatan diplomon en Budapeŝto en 1877, poste li malfermis advokatan atelieron en sia naskiĝurbo. Inter 1878-1892 li estis prokuroro, krome li partoprenis en okupo de Bosnio (1878). Ekde 1892 li plurfoje estis elektita parlamentano, inter 1907-1909 li estis subministro, inter 1917-1918 li estis departementestro de Szabolcs. Komence de la kalistefa revolucio li plene retiriĝis.
Elektitaj kontribuoj redakti
- parlamentaj paroladoj