László Nemere
László Nemere [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemere László estis hungara reĝisoro, altlerneja instruisto.
László Nemere | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nemere László |
Naskiĝo | la 2-an de majo 1928 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 2-an de septembro 2005 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro |
László Nemere [1] naskiĝis la 2-an de majo 1928 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de septembro 2005 en ?.
Biografio redakti
László Nemere estis simpla laboristo inter 1946–1949, li estis helporeĝisoro aŭ li plenumis aliajn postenojn en produktejo de filmoj inter 1953-1957. Li akiris diplomon pri televida reĝisoro en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1965. Ekde la sekva jaro li havis reĝisoran statuson en Hungara Televizio, ekde 1978 li ankaŭ instruis ĝismorte en la menciita altlernejo. Li ricevis premiojn en 1978 kaj 1985.
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti
- Eltüsszentett birodalom (1956)
- Mór Jókai: Filoj de l' ŝtonkora homo (vicreĝisoro, 1965)
- Dek unu estas pli, ol tri (1976)
- Szent Kristóf kápolnája (ankaŭ scenaristo, 1985)
- A főügyész felesége (1990)