László Radó [lAslO radO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Radó László estis hungara aktoro, teatrestro. Lia filino estis Denise Radó, li estis edukpatro de Kató Bárczy.

László Radó
Persona informo
Naskonomo Radó László
Naskiĝo la  18-an de junio 1902(nun 1902-06-18)
en Hungario Námesztó (Hungara reĝlando)
Morto la 5-an de februaro 1977
en Hungario Győr (Hungario)
Familio
Patro Béla Radó
Edz(in)o Gizi Almássy
Infanoj Denise RadóKató Bárczy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

László Radó [1] naskiĝis la 18-an de junio 1902 en Námesztó (Hungara reĝlando; nuntempa Námestovo en Slovakio), li mortis la 5-an de februaro 1977 en Győr.

Biografio redakti

László Radó lernis aktoradon hejme, li debutis kiel aktoro en 1919. Inter 1933 kaj 1939 li estis videbla en scenejoj de malgrandaj urboj (Makó, Békés (urbo), Kiskunfélegyháza, Kiskunhalas). En la teatra jaro 1937 li estis direktoro de teatro en Kispest. Inter 1939-1945 li ne estis videbla pro la kontraŭjudaj leĝoj. Post la 2-a mondmilito li estis teatrestro de Teatro Jókai (Békéscsaba), post la ŝtatiĝo li estis aktoro en pluraj teatroj (ekzemple Teatro Gárdonyi Géza (1957), Teatro Kisfaludy (1963)). En 1974 li finis la aktoradon kaj poste li havis teatron posteneton.

Fontoj redakti