László Szűcs (operkantisto)

László SZŰCS [lAslo sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szűcs László Géza estis hungara aktoro, operkantisto (tenoro), operetkantisto, teatrestro.

László Szűcs
Persona informo
Naskonomo Szűcs László Géza
Naskiĝo la  24-an de oktobro 1898(nun 1898-10-24)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 21-an de junio 1990
en Brazilo Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto • aktoro
vdr

László Szűcs [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1898 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de junio 1990 en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo).

Biografio redakti

László Szűcs frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste iomete universitaton, kiun li forlasis kaj li aliĝis al migranta trupo. En 1920 li finstudis ankaŭ privatan aktorlernejon de Kálmán Rózsahegyi. En la sekvaj jaroj li apartenis al pluraj migrantaj trupoj, plej ofte li havis kantistajn rolojn. Inter 1922-1927 li aktoradis al la hungara publiko en Transilvanio (jam apartenanta al Rumanio), poste li estis hejmensendita. Liaj pli gravaj teatraj stacioj estis:

Intertempe en 1933 li lernis kantoteknikon en Italio, poste li havis rolojn foje en pluraj ĉefurbaj, foje en provincaj teatroj, sed li estis aŭdebla en koncertoj kaj Hungara Radio. En 1942 li establis migrantan trupon, la trupo estis videbla en diversaj provincaj urboj. En 1945 li forlasis la landon, ekde 1951 li vivis en Brazilo. Lia edzino same estis aktorino.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Lia filma rolo redakti

  • A csúnya lány (1935) - kantisto

Fontoj redakti