László Sziklay

hungara literaturhistoriisto, verkisto

László Sziklay [lAslO siklai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sziklay László estis hungara literaturhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia patro estis Ferenc Sziklay.

László Sziklay
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de januaro 1912(nun 1912-01-09)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Kassa
Morto la 15-an de junio 1987
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj francaslovakahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo László Sziklay
Familio
Patro Ferenc Sziklay
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • slavisto • universitata instruisto • Q112122393
vdr

László Sziklay[1] naskiĝis la  9-an de januaro 1912(nun 1912-01-09) en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 15-an de junio 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Sziklay akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934, lia plej signifa instruisto estis János Melich. Post la diplomo li ekinstruis en luterana gimnazio en Nyíregyháza, inter 1939-1944 li instruis en Scienca Universitato István Tisza, sed li instruis ankaŭ en sia naskiĝurbo (tiutempe ĝi apartenis al Hungario) kaj en Budapeŝto. Inter 1946-1949 li havis postenon en la ministerio, inter 1949-1955 li instruis en pedagogia altlernejo, poste ĝis 1969 en simila altlernejo en Szeged. Intertempe li laboris ankaŭ en literatura instituto inter 1956-1979, poste li pensiuliĝis. Dum sia aktiva vivo li okupiĝis pri la hungara, slovaka, ĉeĥa, serba, kroata kaj polaj literaturoj. Li kandidatiĝis en 1955, li doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn en 1966 kaj 1987.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Nyolc év mesél (poemoj kune kun aliaj, 1929)
  • Hviezdoslav (1939)
  • A szlovák irodalom (1942)
  • Launer István. Egy 1848-as szlovák röpirat szerzője (1948)
  • A századvég ellenzéki irodalmának történetéből. Gáspár Imre 1854-1910 (1955)
  • A szlovák irodalom története (1962)
  • Szomszédainkról. A kelet-európai irodalom kérdéseiről (1974)
  • Együttélés és többnyelvűség az irodalomban (1987)

Memorigiloj redakti

  • memortabuloj en Nyíregyháza kaj Budapeŝto [1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti