Lídia Beöthy [boti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy Lídia estis hungara aktoro, radioparolisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Beöthy Szidónia, ŝia nobela antaŭnomo estis szlováni [slovAni], ŝia karesnomo aŭ pseŭdonimo estis Baba, ŝia patro estis László Beöthy (teatrestro), ŝia avo estis Zsolt Beöthy, ŝia avino estis Szidi Rákosi.

Lídia Beöthy
Lídia Beöthy en la Hungara Radio
Lídia Beöthy en la Hungara Radio
Persona informo
Naskonomo Beöthy Szidónia
Naskiĝo la  3-an de januaro 1903(nun 1903-01-03)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 11-an de julio 1951
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • dramaturgo
vdr

Szidónia Beöthy [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1903 en Budapeŝto, ŝi mortis la 11-an de julio 1951 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lídia Beöthy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi laboris en la infanprotekta asocio. En la fruaj 1930-aj jaroj ŝi estis radioparolisto de la Hungara Radio. En 1935 ŝi debutis kiel aktoro en Nacia Teatro (Szeged). En la sekva teatra jaro ŝi havis rolojn en Teatro Belvárosi. En 1938 pro aŭtoakcidento finiĝis la aktora laboro. En la sekva jaro ŝi estis dramaturgo de Metro-Goldwyn-Mayer, en 1940 ŝi okupiĝis pri vendado de tekstiloj, inter 1942-1948 ŝi gvidis restoracion, fine ŝi denove estis radioparolisto en la radio.

Ŝi edziĝis en 1946, en la sama jaro ŝi naskis filon.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Budai cukrászda (1935) – radioanoncisto
  • A kölcsönkért kastély (1937) – Tekla

Fontoj redakti