Lívia JÁRÓKA (naskiĝis la 6-an de olktobro 1974 en Tata (Hungario), estas hungara politikistino kaj antropologo de romaa deveno. Ŝi estas historie la unua romaa Membro de la Eŭropa Parlamento (MEP) kaj la dua romaa reprezentanto ĝenerale. La unua kaj nur vira romaa eŭropa parlamentano estis Juan de Dios Ramírez Heredia de Hispanio de 1986 ĝis 1999.

Lívia Járóka
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1974 (1974-10-06) (49-jaraĝa)
en Tata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Okcidenta HungarioUniversitato-Kolegio de LondonoMez-Eŭropa Universitato
Okupo
Okupo politikisto • antropologo
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en 1974 en Tata al etne miksita familio. Ŝia patrino estas hungarino, la patro estas romao. Ŝi kreskis en la urbo Sopron ĉe la aŭstria landlimo. De 1995 ĝis 1998 ŝi studis ĉe la popollernejo Berzsenyi Dániel Tanárképző en Szombathely. Ŝi daŭrigis siajn postdiplomajn studojn ĉe la sociologia instituto de la Mezeŭropa Universitato. Ŝi ankaŭ studis en Universitato-Kolegio de Londono. De 1998 ĝis 2001 ŝi laboris kun romaaj studentoj en la gimnazio Gandhi en Pécs.

Politika vivo redakti

Membro de Fidesz, ŝi estis membro de la Eŭropa Parlamento de 2004 al 2014 poste ekde septembro 2017. Ŝi apatenas al la grupo de la Eŭropa Popola Partio (PPE) kaj Eŭropaj Demokratoj.

Lívia Járóka estas tre engaĝita en la batalo por la rajtoj de la romaa komunumo en Hungario[1].

La 15-an de novembro 2017, ŝi estis elektita vicprezidantino de la Eŭropa Parlamento, anstataŭante Ildikó Gáll-Pelcz, same membro de la PPE kaj de Fidesz. Ŝi estis elektita kun 290 voĉoj en ŝia favoro.[1]

Referencoj redakti