La Magelana Nubo (romano)

La Magelana Nubo estas sciencfikcia romano de Stanisław Lem, unue eldonita en 1955. Ampleksaj fragmentoj de la romano estis antaŭe publikigitaj en epizodoj en la gazeto Przekrój en la jaroj 1953-1954, kun ilustraĵoj de Jerzy Skarżyński, kiuj poste neniam estis republikigitaj.

La Magelana Nubo
Origine Obłok Magellana
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stanisław Lem
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1955
Eldoninto Iskry
Eldonejo Wydawnictwo Iskry
Ĝenro sciencfikcio
vdr

La temo de la romano koncernas la problemon pri mensa elteno de penaj spacvojaĝoj kaj la provojn komunikiĝi kun fremda civilizo.

Intrigo redakti

La libro priskribas la unuan interstelan vojaĝon al Alfa Centaŭro. La intrigo okazas en la estonteco, post ĉirkaŭ 1000 jaroj. Tutmonda komunismo regas sur la Tero. La vojaĝo per giganta kosmoŝipo kun skipo de 227 personoj daŭras pli ol 8 jarojn unudirekte. Dum la vojaĝo la pasaĝeroj luktas ĉefe kun sia psiko, ĉar ili konstante estas en fermita veturilo rapidanta je duono de la lumrapideco, ĉirkaŭitaj nur de vakuo. Post la alveno evidentiĝas, ke antaŭe la lokon atingis malnova kosmostacio, kiu forlasis la terorbiton fine de la 20-a jarcento rezulte de akcidento. Ĝi estis usona milita kosma bazo kun atomaj raketoj kaj biologiaj armiloj. La skipo decidas detrui la armilojn kune kun la stacio. Sekve la esploristoj sendas 31 kosmopramojn al proksima planedo. La loĝantoj de Alfa Centaŭro tamen kredas, ke la kosmoveturiloj estas armiloj kaj iuj el ili estas detruitaj, ĉar similas bomboraketojn de la malnova kosmostacio. Tamen la konflikto ne kreskas[1].

La rakontanto estas kuracisto, partoprenanto de la ekspedicio. Solulo kaj egoisto, grimpulo, maratonisto, li maturiĝas emocie dum la longa vojaĝo, malkovrante la universalan valoron de amo kaj amikeco[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lem, Stanisław; Jarzębski, Jerzy (Posł.): Obłok Magellana. Kraków: Wydaw. Literackie, 2005.

Eksteraj ligiloj redakti