La Oliva [laoLIba] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la norda pinto de la insulo Fuerteventura. La municipa teritorio inkludas la insuleton Lobos, kaj estas la dua plej granda municipa teritorio de Kanarioj kaj la dua plej loĝata de la insulo, post la insula ĉefurbo Puerto del Rosario.

La Oliva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 099  (2023) [+]
Loĝdenso 82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 37′ N, 13° 56′ U (mapo)28.616666666667-13.933333333333Koordinatoj: 28° 37′ N, 13° 56′ U (mapo) [+]
Alto 219 m [+]
Areo 356,13 km² (35 613 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Oliva (Kanariaj insuloj)
La Oliva (Kanariaj insuloj)
DEC
La Oliva
La Oliva
Situo de La Oliva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Oliva [+]
vdr

Fakte La Oliva estis la insula ĉefurbo ekde 1834, anstataŭ Betancuria, ĝis la translokigo de la ĉefurbeco en 1860 al Puerto del Rosario.

Oni supozas, ke la loknomo La Oliva rilatas al iama abundo de naturaj olivarboj (Olea cerasiformis), propra de la iamaj kanariaj praarbaroj.​[2] Tiurilate en la municipa blazono aperas olivarbo, dekstre de kapro, kiu same estis iama abunda specio.

Geografio redakti

 
Insuleto Lobos.

Ĝi estas la plej norda parto de la insulo Fuerteventura, ĉirkaŭita de Atlantiko, kaj lime nur kun Puerto del Rosario.[3] La municipa ĉefurbo estas je 23 km de Puerto del Rosario. Ĝi havas areon de 356,13 km², kio faras ĝin la dua plej granda municipa teritorio de la insulo, de kio la plej granda parto estas etenda rura kaj natura zono.[3][4]

La municipa ĉefurbo estas en la urba kerno de La Oliva, sur altitudo de 219 m.s.m.,[4] kun plej alta altaĵo en la Monto Muda je 691 m.s.m.[3] La municipa teritorio enhavas marbordan longon de 90,56 km.[4]

La flaŭro de la municipo estas karakterizita per dornomakiso, el kio menciindas Launaea arborescens, Suaeda vera kaj la rara endemio Caralluma burchardii. El la faŭno menciendas nombraj birdospecioj, kiel la estepeca kanaria Hubara-otido Chlamydotis undulata fuertaventurae kaj pterokloj Pterocles orientalis,[5] la kanaria perknoptero Neophron percnopterus majorensis kaj la turfalko Falco tuniculatus. Alia pli malgranda birdospecio, sed ofta en la municipa teritorio estas la sahara kurulo Cursorius cursor.

Inter naturaj protektitaj zonoj estas menciidaj la naturaj parkoj Corralejo (dunoj), Islote de Lobos, kaj Vallebrón; la natura monumento Monto Tindajo, kun rokartaĵoj de praloĝantoj; kaj la natura monumento Malpaís de la Arena.

Historio redakti

 
Turo de El Cotillo.

La konkero de Fuerteventura finis en 1405, fare de la normano Johano de Béthencourt. Betancuria estis elektita kiel ĉefurbo de la insulo en sistemo kopiita de la feŭdismo. En 1476 oni konstituis jure la teritorian senjorlandon de Fuerteventura, per kiu la Katolikaj Gereĝoj agnoskis al la konkerinto lian dominadon de la insulo. Betancuria, kiel sidejo de la konkerintoj, iĝis akso de la administracia povo. Pájara, sude de Betancuria, kaj La Oliva, norde, formis la dekomencan spinon de la insulo.

 
Casa de los Coroneles (Kolonelejo) de La Oliva.

Tio ŝanĝiĝis en 1742 kiam oni translokis la administracian centron al la Casa de los Coroneles (Kolonelejo) de La Oliva. Tiuj altrangaj oficiroj anstataŭis la iaman senjorojn, akaparis la tutan povon kaj iĝis veraj terposedantoj, hun heredorajto familia. Tiuepoke la loĝantaro pliiĝis pro alveno de elmigrintoj el sudo de la insulo, kie okazis vulkanaj erupcioj. Tiukadre ankaŭ la ekonomio pliiĝis. Tiukadre novaj loĝlokoj, kiel Puerto de Cabras kaj Antigua, iĝis pli burĝaj centroj, kiuj anstataŭis la iamajn terposedantojn, pere de la hegemonio pro la kultivado kaj komerco de aizoaco Mesembryanthemum crystallinum.

En 1829 okazis la nomita kiel motín (ribelo) de Guriame fare de la lokanoj de Lajares, Villaverde kaj La Oliva kontraŭ la posedantoj de la bieno de Guriame ce Montaña Roja, kiujn minacis la komunuman uzadon de tiu bieno.[6][7]

Kvankam la koloneloj perdis la politik-militistan povon, li plue dominadis la ekonomion ĝis la morto de la lasta kolonelo en 1870. Dum la unua duono de la 20-a jarcento, la municipo perdis loĝantaron pro la falo de la agrikultura produktado, ĉefa kaj nura ekonomia rimedo, kio rezultos en elmigrado. Kelkaj lokanoj foriris al Puerto de Cabras, aliaj al Gran Canaria kaj Tenerife, kaj plej granda partoj al Venezuela kaj Cuba. Post la Hispana Enlanda Milito, kaj ĝis la 1970-aj jaroj, oni elmigris ĉefe al apuda afrika marbordo, nome al la tiamaj hispanaj kolonioj de Ajuno kaj Villa Cisneros.

Ekde la 1970-aj jaroj la urbo iĝis altirejo por turismo. La Oliva, kun Pájara, estas municipoj de la insulo kun plej granda nombro de gastejaj litoj, en La Oliva ĉirkaŭ 17 000, el kiuj la plej granda parto nehotelaj. Tio rezultis en loĝantara pliiĝo, nome el censitaj 2 900 loĝantoj en 1975 ĝis pli ol nunaj 25 000.

Demografio redakti

La municipo havis 27 234 loĝantojn je 1a de januaro 2020, estante la deka loko de la provinco Las Palmas kaj la dua de la insulo Fuerteventura.[8]

Historie estis nur ĉirkaŭ 3 000 loĝantoj ĝis la 1980-aj jaroj; poste venis kruta plialtiĝo pro altiro de turismo ĝis nunaj preskaŭ 28 000 loĝantoj.

 
Corralejo.
 
El Cotillo.
Loĝlokoj (2020)[8]
Loĝlokoj Loĝantoj
Caldereta 143
Corralejo 17805
El Cotillo 1672
Isla de Lobos 1
Lajares 1866
Majanicho 120
La Oliva (municipa ĉefurbo) 1581
Parque Holandés 1070
El Roque 283
Tindajo 657
Vallebrón 124
Villaverde 1912

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Cabrera, Antonio (14a de septembro 2020). «"El topónimo La Oliva deriva de la abundancia de acebuches en el pueblo"». La Provincia. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021. «Todos los indicios nos llevan a pensar que este topónimo deriva de la abundancia en el lugar en tiempos históricos, hoy con el abandono agrícola están volviendo a aparecer, de acebuches, árbol silvestre muy parecido al olivo».
  3. 3,0 3,1 3,2 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  5. Ganga ortega
  6. Aguiar Montelongo, Soledad (2022). La razón de un pueblo (1a eldono). Universo de Letras. ISBN 9788419137012./
  7. ¡Viva Fuerteventura!
  8. 8,0 8,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Oliva en la hispana Vikipedio.