La Petite Jérusalem (filmo)

La Petite Jérusalem ("Eta Jerusalemo") estas franca filmo de Karin Albou, aperinta en 2005.

La Petite Jérusalem
filmo
Originala titolo La Petite Jérusalem
Originala lingvo araba lingvo • hebrea lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 2005
Ĝenro filma dramo
Kameraado Laurent Brunet
Reĝisoro(j) Karin Albou
Scenaro Karin Albou
Rolantoj Fanny Valette • Elsa Zylberstein • Aurore Clément • Bruno Todeschini • François Marthouret • Michael Cohen • Salah Teskouk
IMDb
vdr

Temo redakti

Juda familio vivas en Sarcelles, en la Pariza regiono. Tiu familio konsistas el patrino, nun vidvino, veninta el Tunizio, pliaĝa filino Mathilde nun edziniĝinta al Ariel, kun kiu ŝi havas tri infanojn kaj plijuna filino Laura, kiu studas filozofion en fakultato. La vivo de la familio estas ritmata de judaj festoj.

Laura baraktas inter religio kaj filozofio, kaj decidas promeni ĉiutage je la 7-a vespere: ŝi anstataŭigas religian ritualon per Kant-a ritualo. Ŝi konfliktas kun sia juda familio kaj racio ne helpas ŝin en amafero kun Djamel, juna arabo, kiu ankaŭ konfliktas kun propra islama familio.

Siaflanke, nigrahara Mathilde trovas blondan haron sur la kolumo de sia edzo, kio rivelas lian malfidelecon. Mathilde petas konsilon de virino, kiu prizorgas mikveon. Tiu virino demonstras al ŝi, ke seksa plezuro ne estas fremda al juda religia leĝo. Mathilde repaciĝas kun sia edzo, viktimo de rasisma atako.

Fine Ariel decidas elmigri al Israelo kun la bopatrino, postlasante Laura-n sola. Tiu ĉi nevole konkeras sendependecon al kiu ŝi sopiris.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Rekompencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti