La Vijanera

La Vijanera [la biĥanera] estas vintra maskofesto en la vilaĝo Silió, en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi okazas ĉiun unuan dimanĉon de januaro.

Viroj je rolo de zamarraco brue dancas dum festo.
Zamarracos. Ili estas bonaj batalantoj. Ili kantas koplojn.
La urso estas simbolo de malbono.
Viroj je rolo de trapajones, estaĵoj de naturo.

Historio redakti

Oni celebris tiun ĉi feston en la valoj de Iguña, Toranzo, Trasmiera, Campoo kaj Polaciones, sed nuntempe ĝi okazas nur en Silió, en la municipo Molledo. Ĝi okazas ĉiun unuan dimanĉon de januaro; tamen, se ĝi estas la 1-a de januaro, oni prokrastas ĝin al la 8-a. La festo estis malpermesita dum la Frankisma reĝimo.

Festo redakti

Dum la festo, cento da viroj de Silió prenas la rolon de ĉirkaŭ 75 roluloj. Ĉiu rolulo havas proprajn vestaĵojn, funkcion, simbolojn, ktp. La plej konata rolulo estas zamarraco, kiu vestas sin per felo el ŝafo (lano), portas konusan ĉapelon, nigran vizaĝon kaj forpelas malbonajn animojn sonigante sonorilon pendantan de sia kolo. En la unua parto de la festo, ties misio estas forpeli malbonajn animojn eksteren de la limoj de la vilaĝo. En la dua parto de la festo oni kritikas la pasintan jaron. La partoprenantoj ariĝas en la ĉefa placo de la vilaĝo kaj sprite kantas koplojn, mokante kaj kritikante okazintaĵojn de la vilaĝo, la lando aŭ la mondo. En la fina kaj tria parto de la festo estas du okazaĵoj: nasko (preñá) de la nova jaro kaj mortigo de urso (rolulo), kio estas simbolo de venko de bono kontraŭ malbono, por favori la novan jaron. Ekzistas konkurso de fotografio kaj ankaŭ malgranda etnografia muzeo pri la festo, kiun promocias loka organizo Amigos de La Vijanera.

Roluloj redakti

  • Blankaj dancantoj: Ili iras ĉekape de la procesio. Ili havas blankan vestaĵon kaj ruĝan jupon. Ili sonorigas malgrandajn sonorilojn, kiuj pendas de ties talio.
  • Nigra dancanto (alinome, Zorromoco): Li vestas sin per sako ornamita de spadikoj. Li dancas kaj ludas kornon por peti ĉu militon ĉu pacon. Estas ankoraŭ unu nigra dancanto portanta malgrandajn tintilojn.
  • Sakulo (Saquero): Li prenas kvestaĵojn, portas malnovajn flikitajn vestaĉojn kaj sakon. Li situas en antaŭa parto de la procesio.
  • Zarramacos: Ili vestas sin per lano. Ili portas nigran konusan ĉapelon kun tintiloj, kokardoj kaj pinto el krino de ĉevalo. Ili portas ĉirkaŭ 8 tintilegojn: 4 antaŭe kaj 4 dorse. Farante bruon ili forpelas malbonajn animojn.
  • Vulpino: Ĝi portas mantelon kaj cilindran ĉapelon kun buntaj flikaĵoj. Ties masko ŝajnas muzelo de vulpo. Samkiel la urso, ĝi estas simbolo de malbono.
  • Zorrocloco: Ĝi portas ĉapelon kaj ties brusto estas el felo. Ĝi portas malnovan mantelon, ŝtrumpojn kaj kelkfoje korbon kun ovoj de kokino.
  • Urso kaj Mastro: La urso estas simbolo de malbono. Ĝi skuas sin korpon kovritan de ledo el ŝafoj. Ties matro, kun nigra vizaĝo, penas kontroli ĝin. Laŭlegende, se la luno estas plena, la urso revenas en sian kuŝejon kaj sekve la animoj de mortintoj liberiĝas kaj la vintro daŭras plu. Tamen, se estas nov-luno, la urso venas eksteren de sia kuŝejo. Kaj mastro kaj uloj je rolo zamarraco (kies misio estas eksterigi la urson) havas nigran vizaĝon por, ke la urso perceptu eksteron tiel nigra kiel ebla.
  • Goriloj kaj Hungaro: Du goriloj inaj (granda kaj malgranda) vestas sin per felo de ĉevalo. Ties mastro estas hungaro, kiu regas kaj dancigas ilin por, ke la publiko ĝuu spektaklon.
  • Maljunulo kaj Maljunulino: Ili estas simboloj de paso de tempo. Kelkfoje ili portas bebon. Ties koloro kontrastas kompare al roluloj de blankaj vestaĵoj.
  • Damo, Fraŭlo kaj Juna markizo: La du unuaj ankaŭ estas la gefianĉoj. La damo portas blankan vestaĵon ornamitan de floroj kaj la fraŭlo portas nigran vestaĵon kaj cilindran ĉapelon. La juna markizo (marquesito) estas infano, kiu portas trikornan ĉapelon. Krome estas la beluloj, kiuj vestas tute blanke kaj punte.
  • La Pepa: Ĝi estas viro kun masko de maljuna virino. Ĝi portas bastonon, de kiu pendas veziko.
  • Sorĉistino kaj Ciganino: Ili portas abomenajn maskojn. La sorĉistino estas simbolo de malbono kaj la ciganino havas povon diveni.
  • La Demono: Ĝi estas simbolo de malbono. Ties celo estas timigi homojn.
  • Gravedulino (Preñá) kaj edzo: Ŝi naskas beston ĉiujare. Ilin helpas doktoro kaj flegistoj.
  • Trapajeros: Ili portas vestaĵojn faritajn el ĉifonoj, maskon kaj bastonon kovritan el ĉifonoj. Ili ŝmiras siajn ĉifonojn en flakoj kaj ŝpruĉigas la ĉeestantojn. Estas inter 5 kaj 10.
  • Trapajones: Ili vestas sin per naturaĵoj kiel musko, hedero, pajlo, filiko, eriko, maizo, fazeoloj, folioj kaj ŝelo de arbo. Estas inter 10 kaj 15.
  • Homoj de Pas (Pasiegos): Ili mokas homojn vivantajn en apudaj vilaĝoj en Valo de Pas. La virino portas bebujon kun pupa infano kaj la viro saltas per granda bastono.
  • Gilonas: Ili portas malnovajn vestaĵojn kaj minacajn maskojn.
  • Kavaliro: Li estas simila al La Pepa. Ĝi imitas homon sur ĉevalo.
  • La Giralda: Ĝi estas egulo tre alta (4 metroj) kun malamika mieno.
  • Ojáncano: Ĝi estas mito de kantabra mitologio. Ties celo estas timigi vilaĝanojn.
  • Diversaj metiuloj: doktoro kaj flegistoj, dento-eltiristo, fotisto, tranĉilo-akrigisto, policistoj, ktp.

Eksteraj ligiloj redakti