Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La llave: Novela (La ŝlosilo, novelo) estas verko de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1960, en sia epoko de la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

La llave
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝi estas kompilaĵo kiu konsistas el tri noveloj, kiuj estis publikigitaj ankaŭ en aliaj kompilaĵoj aŭ aparte, ekzemple en La llave y otras narraciones (1967).

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • "La llave" (La ŝlosilo). En malhela domaĉo Avelino kaj Rosenda kverelas por la posedo de la ŝlosilo de la mon-kofreto. En kelo la idioto Fau kunvivas kun papago sur vimena manekeno.
  • "La hija del doctor Velasco" (La filino de la doktoro V). Freneziĝinta kuracisto deziras "revivigi" sian mortintan filinon kaj konservas ŝian kadavron en vitra skatolego. Kuracistoj rakontas tion al kardinalo dum aristokratara kunsido. La konservita infanino estas la pureco, la malo al la vivo.
  • "La fotografía de aniversario" (La datrevena foto). Geedzoj venas al fotografia studio kaj pozas por ke oni faru de ili datrevenan foton. Dume la edzo cerbumas ĵaluze pri rilato de la edzino al iu konatulo.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Ĉiuj rakontoj estas nerealismaj, montras malhelajn, malbonaŭgurajn etosojn kaj kelkajn strangegajn rolulojn: idioto Fau kiu loĝas en kel kun papago, kuracisto kiu konservas la kadavron de sia filino, kaj geedzoj kiuj kverelas dum fotopozo.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, La llave, Alfa, 196o; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 38.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti