La llave y otras narraciones

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La llave y otras narraciones (La ŝlosilo kaj aliaj noveloj) estas verko de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1967, en sia epoko de la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

La llave y otras narraciones
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Ĝi estas kompilaĵo kiu konsistas el kvin noveloj, el kiuj nur la du lastaj ne estis antaŭe publikigitaj. La tri unuaj estis antaŭe kompilitaj en La llave (1960).

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • "La llave" (La ŝlosilo). En malhela domaĉo Avelino kaj Rosenda kverelas por la posedo de la ŝlosilo de la mon-kofreto. En kelo la idioto Fau kunvivas kun papago sur vimena manekeno.
  • "La hija del doctor Velasco" (La filino de la doktoro V). Freneziĝinta kuracisto deziras "revivigi" sian mortintan filinon kaj konservas ŝian kadavron en vitra skatolego. Kuracistoj rakontas tion al kardinalo dum aristokratara kunsido. La konservita infanino estas la pureco, la malo al la vivo.
  • "La fotografía de aniversario" (La datrevena foto). Geedzoj venas al fotografia studio kaj pozas por ke oni faru de ili datrevenan foton. Dume la edzo cerbumas ĵaluze pri rilato de la edzino al iu konatulo.
  • "El pelagatos y la flor de la nieve" (Kat-senfeliganto[2] kaj neĝofloro). Instruisto pri scienco senfeligas katon por anatomia kurso, sed la kato reviviĝas kaj fuĝas.
  • "Mary-Lou", en ĝi aperas am-amikeco inter maljunulo kaj infanino, arketipa en la klaika literaturo, sed ĉi tie ŝirmita de simpatia afableco.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

Ĉiuj rakontoj estas nerealismaj, ne tiom la du lastaj, kiuj estas pli agadenhavaj kaj homproblemaj: traŭmato de la povrulo pro la skandalo, kaj am-amikeco inter maljunulo kaj infanino.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, La llave y otras narraciones, Madrid, Magisterio Español, 1967; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 40.
  2. "Pelagatos" (kat-senfeliganto) estas konversacia esprimo por povrulo.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti