La ombro de la azeno

La ombro de la azeno estas historio pri absurda juĝproceso en Abdero, fifamigita kiel hejmurbo de stultaj naivuloj. La plej malnova versio de la historio devenas el la antikvo kaj estas atribuata al Demosteno, kiu estus transdoninta la faman parolturnon lukti pro la ombro de azeno sur la juĝejan retorikon.[1]

Skulptaĵo de Peter Lenk (laŭ historio de Christoph Martin Wieland) sur la foirejo de Biberach

Demosteno redakti

La antikva retoro Demosteno parolis antaŭ la atenanoj kaj estis malhelpata fini sian paroladon. Jen li komencis paroladi pri atenano, kiu estis luinta azenon kaj dum la tagmeza varmego volis ripozi en la ombro de la azeno. La azenposedanto tamen malhelpis lin pri tio, ĉar li ja estas ludoninta la azenon, sed ne ties ombron. La atenanon tamen asertis, ke li ankaŭ luas la ombron. Post tio Demosteno ĉesis paroladi. Kiam la atenanoj postulis, ke li finu sian paroladon, li diris al ili:

Do vi ja volas aŭdi pri la ombro de azeno, sed pri seriozaĵoj paroli vi ne volas aŭdi min![2]

Tekstofonto: La teksto devenas el la 3-a/4-a jc. p.K., la aŭtoro estas nekonata. Ĝi troviĝas en la vitae decem oratorum = vivo de la dek retoroj, kiu iam estis atribuata al Plutarko kaj kunportita en lia traktaĵaro Moralia, tial do ankaŭ nomata Ŝajn-Plutarko. Do jen la tekstofonto: Plutarko (Ŝajn-Plutarko), Moralia 848A/B (= vitae decem oratorum, ĉapitro 8, Demosteno).

Originala teksto, Plutarko, Moralia, 848A/B: λέγειν δέ ποτε κωλυόμενος ὑπὸ Ἀθηναίων ἐν ἐκκλεσίᾳ, βραχὺ ἒφη βούλεσθαι πρὸς αὐτοὺς εἰπεῖν. τῶν δὲ σιωπησάντων, νεανίας, εἶπε, θέρους ὥρᾳ ἐμισθώσατο ἐξ ἄστεος ὂνον Μεγάραδε· μεσούσης δὲ τῆς ήμέρας καὶ σφοδρῶς φλέγοντος τοῦ ἡλίου ἑκάτερος αὐτῶν ἐβούλετο ὑποδύεσθαι ὑπὸ τὴν σκιάν· εἷργον δὲ ἀλλήλους, ὁ μὲν μεμισθωκέναι τὸν ὄνον οὐ τἠν σκιἀν λέγων, ὁ δἐ μεμισθωμένος τὴν πᾶσαν ἒχειν ἐξουσίαν. καὶ ταῦτα εἰπών ἀπῄει. τῶν δὲ Ἀθηναίων ἐπισχόντων καὶ δεομένων πέρας ἐπιθεῖναι τῷ λόγῳ, εἶθ' ὑπὲρ μὲν ὂνου σκιᾶς, ἒφη, βούλεσθε ἀκούειν, λέγοντος δὲ ὑπὲρ μὲν σπουδαίων οὐ βούλεσθε.

Tradukaĵo, Plutarko, Moralia, 848A/B: Iam tamen malhelpata paroladi antaŭ la atenanoj en la popolrenkontiĝo, li (Demosteno) diris, ke li volas rakonti al ili ion mallongan. Kiam ili nun silentis, li rakontis: "Junulo luis en la tempo de somero azenon el la urbo (Ateno) al Megaro. Sed je la mezo de la tago kaj kiam la suno treege brulis, ĉiu el la du volis sidiĝi en ombron (de la azeno). Ili premegis unu kontraŭ la alian, la unua tamen diris, ke li estas ludoninto la azenon, ne la ombron, la alia tamen, ke li luis la rajton, teni ĉion." Kaj post kiam li (Demosteno) tion estis rakontinta, li foriris. Kiam tamen la atenanoj detenis lin kaj postulis, ke li almetu la finon de la historio, li diris: "Ho, pri la ombro de la azeno vi volas aŭdi ion, se mi tamen parolas pri gravaj ŝtataferoj, vi ne volas (aŭskulti)."

Wieland redakti

La saman historion rakontas Christoph Martin Wieland en sia verko Die Abderiten. Dentkuracisto luas por vojaĝo azenon por unu tago. Kiam li ekripozas en la ombro de la azeno, la posedanto, kiu lin akompanas, postulas kroman lupagon por la ombro. Pri la sekvanta proceso ĝojas la advokatoj:

«Nu, sinjoro, kion vi faras tie», diris la azenposedanto, «kion signifas tio?» - «Mi eksidas iomete en la ombron», respondis Struthion, «ĉar la suno netolerema puŝas sur la kranion.» - «Ne, kara sinjoro» rediris la alia, «tiel ni ne negocis! Mi ludonis al vi la azenon, sed pri la ombro per neniu vorto estis pensata.»[3]

Tiel Wieland skizas per ekzakta priskribo de la antikva socio satiran bildon de samtempaj politikaj evoluoj en la 18-a jarcento.[4] Pri la teksto de Wieland Richard Strauss komponis kantteatraĵon.[5]

Dürrenmatt redakti

Friedrich Dürrenmatt verkis la radiodramon Der Prozeß um des Esels Schatten (La proceso pro la azena ombro), per kiu li unuafoje prezentis en 1951 je la Svisa Radio kiel radiodrama verkisto. El la disputo Dürrenmatt faris proceson, kiu fariĝas politikaĵo, el kiu evoluas enlanda milito, kiu ruinigas la urbon Abdero. Dürrenmatt volis per tio montri, kiajn absurdajn konsekvencojn povas havi la „pliriĉiĝo-avido“.

Referencoj redakti

  1. La plej frua atesto por la parolturno estas la vespoj 191 de Aristofano el la jaro 422 a.k..
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-09. Alirita 2014-01-09.
  3. http://gutenberg.spiegel.de/buch/4638/1
  4. Peter Blickle: Das Eigentum am Schatten des Esels – Wielands oberdeutsche Erfahrung als politische Theorie. En: Lese-Zeichen, Festschrift für Peter Rusterholz zum 65. Geburtstag, Francke 1999, pj. 143-160.
  5. http://www.klassika.info/Komponisten/Strauss_R/Oper/TrV_294/index.html

Eksteraj ligiloj redakti