La Laborinspektejo estas ŝtata publika institucio, kies tasko estas kontroli la plenumon de leĝoj kaj dekretoj pri sociala kaj teknika laborprotekto en entreprenoj. En multaj ŝtatoj la prigardtaskoj ankaŭ inkluzivas ekz. la kampojn medioprotekto, metio-juroleĝojn pri konstruado. Inverse ekzistas kelkfoje apartaj estraroj por specialaj kampoj, ekz. minejoj, trafiko, kamplaboro. La nomigo de la koncernaj estraroj en la individuaj ŝtatoj estas tre diferenca: "Sekcio pri laborprotekto", "Administrejo por la laboro", "Sekcio por labora saneco kaj sekureco", "Inspektado pri metio", "Fabrikinspektejo", "Laborinspekto" ktp. Internaciaj interkonsentoj formigas la leĝan bazon por tiuj ĉi kontrolestraroj (ekz. Eŭropunia juro, Internacia Organizo de Laboro).


Eksteraj ligiloj redakti