La Lago Kussharo (japane 屈斜路湖 Kussharo-ko), estas kratera lago de la Nacia Parko Akan, de orienta Hokajdo, Japanio. Kiel ĉe multaj geografiaj nomoj en Hokajdo, la nomo devenas el la ajnua. Ĝi estas la plej kratera lago en Japanio laŭ indico de surfaca areo, kaj la sesa plej granda lago en Japanio. Ĝi estas ankaŭ la plej granda lago en Japanio kiu frostas preskaŭ komplete vintre.

Lago Kusŝaro
lago [+]

LandoJapanio

Alfluantoj
- alfluantoj

SituoHokajdo, Kuŝiro
- alteco121 m T.P. [+]
- koordinatoj43° 37′ 0″ N, 144° 20′ 0″ O (mapo)43.616666666667144.33333333333Koordinatoj: 43° 37′ 0″ N, 144° 20′ 0″ O (mapo) [+]

Maksimuma profundo117,5 m
Averaĝa profundo28,4 m
Areo79,54 km² (7 954 ha) [+]

Lago Kusŝaro (Japanio)
Lago Kusŝaro (Japanio)
DEC
Lago Kusŝaro
Lago Kusŝaro
Map
Lago Kusŝaro
Vikimedia Komunejo:  Lake Kussharo [+]
vdr

La centra insulo de la lago, nome Nakajima, estas stratovulkano. Vulkanaj gasoj igas la lagakvon acideca, kaj pro tio ĝi eltenas malmultajn fiŝojn escepte en areoj kie fluantaj fluaĵoj eniras la akvon. La ĉielarka truto, kiu eltenas sufiĉe acidecan akvon, estis enmetita. En 1951 oni malkovris raran formon de cikado (nome Oncotympana maculaticollis), kaj ĝi estas nune protektata fare de la registaro. La lago estas ankaŭ sur la migrovojo de la Kantocigno.

Bildaro redakti