Lajos Győrfi
Lajos Győrfi [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győrfi Lajos estas hungara skulptisto, medalisto. Lia frato estas Sándor Györfi (same skulptisto).
Lajos Győrfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Győrfi Lajos |
Naskiĝo | 4-an de julio 1960 (63-jaraĝa) en Karcag |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Frat(in)o | Sándor Györfi |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Lajos Győrfi [1] naskiĝis la 4-an de julio 1960 en Karcag.
Biografio redakti
Lajos Győrfi frekventis industriartan mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1985. Liaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Borsos kaj József Rátonyi. Post la diplomo li translokiĝis al Püspökladány, post kelkaj jaroj li kreis en artistkolonioj de Tokaj kaj Mátészalka. En 1993 li establis artistkolonion por skulptistoj en Püspökladány. Li ricevis premiojn inter 1986-2015. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Stefano la 1-a en Szajol
-
Stefano Bocskai en Ópusztaszer
-
Stefano Bocskai en Hajdúnánás
-
Maria Tereza de Aŭstrio en Komárno
-
Ferenc Deák en Berekfürdő
-
Albert Kiss en Tokaj
-
Monumento en Gyöngyös
-
Lajos Kossuth en Gyöngyös
-
Revoluciulo en Budapeŝto
-
Emeriko de Hungario en Püspökladány
Elektitaj medaloj redakti
- Önarckép
- Pieter Bruegel 1525-1569
- Kunhegyes város 1989
- I.Nagykun vers- és prózamondó verseny 2004 Berekfürdő
Elektitaj memortabuloj redakti
-
Milita memorejo en Hattem
-
Jenő Roncsik en Debrecen