Lajos Jámbor
Lajos Jámbor [lajoŝ jAmbor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jámbor Lajos estis hungara arkitekto, framasono. Lia origina familia nomo estis Frommer ĝis 1899.
Lajos Jámbor | |
---|---|
Lajos Jámbor | |
Persona informo | |
Naskonomo | Frommer Lajos |
Naskiĝo | la 31-an de oktobro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 6-an de novembro 1955 en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Lajos Jámbor[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 6-an de novembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lajos Jámbor devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József, poste li eklaboris apud Alajos Hauszmann, baldaŭ apud Ignác Alpár, fine ĉe Ödön Lechner. Inter 1897-1932 li havis komunan arkitekturan atelieron kun Zoltán Bálint (arkitekto). Jámbor aliĝis al la framasonoj en 1901.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj kun Bálint redakti
- Parizo, hungara pavilono en la mondekspozicio (1899–1900)
- Satu Mare, hotelo (1899–1900)
- Budapeŝto, oficejo, nun ministerio pri eksteraj aferoj (1909–1914)
- Debrecen, departementa domo (1910–1913, vidu la foton!)
- Fiume kaj Liptószentmiklós gimnazioj (1913)
- Jászberény, altlernejo (1928)
- Monza, arkitekturaĵoj pri internaj spacoj en ekspozicio (1930)