Lalla Essaydi (naskiĝis en 1956) estas maroka pentristino kaj fotistino loĝanta en Usono.

Lalla Essaydi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1956 (1956-01-01) (68-jaraĝa)
en Marakeŝo
Lingvoj arabaBerbera lingvaro
Ŝtataneco MarokoSauda Arabio
Alma mater School of the Museum of Fine Arts, Boston • Universitato TuftsUniversitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign
Okupo
Okupo fotisto • pentristo • vidartisto
TTT
Retejo http://lallaessaydi.com/
vdr

Biografio redakti

Lalla Essaydi naskiĝis en Maroko kie ŝi kreskis en tradicia islama familio [1]. Eseŭdi pasigis multan tempon en la pentr-ateliero de sia patro [2] .

Ŝi loĝis en Saud-Arabio dum multaj jaroj. En 1991 ŝi studis ĉe la pariza École nationale supérieure des beaux-arts. Ŝi daŭrigis sian edukadon en la Universitato Tufts en Bostono, kie ŝi studis fotografion, instaladon kaj pentrarton. En la jaroj 2001–2002 ŝi instruis pentrarton en la Lernejo de la Muzeo de Belartoj en Bostono.

Ŝiaj verkoj estis prezentitaj en multaj muzeoj tra la mondo, inkluzive ĉe la Arta Muzeo en Tampereo en Finnlando (2014-2015), la Muzeo pri Nuntempa Arto en Bakuo (2013-2014), la Nacia Muzeo pri Afrika Arto en Vaŝingtono (2012), la Nacia Muzeo en Barejno (2014) kaj la Arta Muzeo en San-Diego (2015, 2016) [3] .

En 2012, ŝi ricevis la medalon de la Muzeo pri Belartoj en Boston[3].

Verkaro redakti

La arto de Lalli Essaydi estas dediĉita al la identeco de la araba virino kaj al la rilato inter moderneco kaj tradicio en la islama mondo[4]. Ŝi estas konata pro la konverĝa fotografa serio (2013). La serio prezentas islamajn virinojn kaj infanojn - kiel modelojn, amikojn kaj parencojn de la artisto - kies korpo kaj vestoj estas kovritaj per klasika kaligrafa skribo en la araba. Ĝi kovras ne nur la literojn (signojn), sed ankaŭ la ĉirkaŭan fonon en neŭtralaj koloroj [5][1][6]. La fotoj estis prenitaj hejme, kien junulinoj de la familio Essaydi estis senditaj kiel puno pasigi monaton tie, nur en la kompanio de silenta servisto.

Krom fotografio, ŝi ankaŭ kreas pentraĵojn kaj filmetojn[5].

Ekstera ligilo redakti

(angla) Through the Orientalist looking-glass: An interview with Moroccan artist Lalla Essaydi, Global Voices

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo Lalla Essaydi en pola vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 Chadwick, Kobiety, sztuka i społeczeństwo (Virinoj, arto kaj socio), Poznań, Eldonejo Rebis, 2015, p. 498. ISBN 1285608569.
  2. (en) Lewis, Lewis, The Power of Art, Cengage Learning, la 14-an de februaro 2013, ISBN 1-285-60856-9
  3. 3,0 3,1 (en) Nelida Nassar, Lalla Essaydi SMFA 2012 Award Recipient - Berkshire Fine Arts,
  4. Fayeq  Oweis, Encyclopedia of Arab American Artists, ABC-CLIO, 2008, paĝo 113, ISBN  978-0-313-33730-7
  5. 5,0 5,1 (en) Lalla Essaydi, Brookline Museum, Usono.
  6. (en) Samia Errazzouki, Artistic Depictions of Arab Women: An Interview with Artist Lalla Essaydi (Artaj Reprezentoj de Arabaj Virinoj: Intervjuo kun Artisto Lalla Essaydi).