Latinaj paroladoj strasburgaj (Capanna/Habsburg)

Latinlingva riposteto en la jaro 1979-a fariĝis en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo al itala fare de germana deputito; pro la parlamente nekutima uzo de la latina ĝi famiĝis. Ĉi-momente ĉiuj eksilentis.[1] Post 1979 neniam plu estis uzata la latina lingvo.

Strasburga eŭropa asembleo, kie oni de tempo al tempo parolas latine ...

Historio redakti

Mario Capanna, filozofo, verkisto, favoranto de komunismo kaj ekologiismo, iam kun aliaj arestis la milanan jurprofesoron Pietro Trimarchi[2]. En la 1978 Capanna fariĝis deputito en la Eŭropa Parlamento.[3]

En la 14.11.1979 li faris paroladon preparitan latinlingvan en Strasburgo por montri ke ankaŭ la maldekstruloj ja ŝatas la kulturon. Temis iel pri farendaj plibonigoj de la parlamentaj strukturoj kaj pri rajtoj de deputitoj.[4] Baldaŭ post la komenco la francdevena parlamentprezidantino Simone Veil interrompis lin dirante ke ŝi mem ja ŝatas la latinan sed klare diris ke uzendas lingvo oficiale agnoskita. Capanna respondis ke la la 15-a artikolo de la parlamentstatutoj nenie oficiale malpermesas la uzon de la latina lingvo kaj kontinuigis latine babili.

Tiam alia parlamentano, la konservativo (de CSU) kaj poligloto Otto von Habsburg[5] spontane respondis al la italo en la latina lingvo; sed temis nun pli pri la uzo de la latina lingvo ĝenerale. Jen liaj vortoj[6]:

Magno mihi gaudio fuit, quod in sententia tua referenda usus es lingua vere Europaea et matre quodammodo omnium nostrum, qua diutius carere in hoc egregio concilio vix possumus. Ita fit, ut, qui in eis, quae dixisti nullo modo assentiri tibi, quem tamen valde gratulum tibi censeam, quod ausus es loqui Latine, quod quam utile sit, nonnullis nostrae aetatis hominibus non liquet propter egestatem cultus atque humanitatis. Ego contra perstandum esse in isto proposito Latinitatis provehendae censeo, praecipue in scholis nostris, quod humaniores nos reddet et sapientiores magisque conciliabit inter se tot gentes, tot nationes omni respectu diversas, beneficio latinitatis tamen coniunctissimas. Cui proposito invigilare, cui operam nostram impendere non pigebit; quod ad effectum perducere nostri non est, sed, maneat nostros ea cura nepotes.

Tiam mire du politike malsampensantoj danke al la latino tuj interkonsentis: Mario Capanna fece un memorabile discorso al Parlamento europeo esprimendosi appunto in latino, la più europea delle lingue. E venne complimentato da Otto d’Absburgo: divisi dalla politica, uniti dalla lingua.[7]

Literaturo redakti

  • Otto von Habsburg: "Strateburgense responsum Latinum", ĉe: Vox Latina, 61/1980, p. 312.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Wilfried Stroh: "De Othone ab Habsburgo Latinae linguae fautore nuper mortuo". Ĉe: Vox Latina, 185/2011, pp. 454-457
  2. Giuseppe Portonerail: "Il processo a Trimarchi: sequestro di un professore in Statale."[rompita ligilo] - Ĉe: Erudizioni Legali, 11.3.2020
  3. Capanna sur la parlamentaj paĝoj
  4. Amplissimi collegae, quid re vera significant regulae constitutionisque emendationes, quas Nord, vir ex amplissimis, proposuit?
  5. Hermann Krüssel: "Maneat nostros ea cura nepotes - Als ein ehemaliger Studentenführer auf den ehemaligen Erzherzog traf. Eine lateinische Rede im Europaparlament" - Ĉe: Pro Lingua Latina
  6. Traduko: Tre plaĉis al mi ke vi uzis en via opiniesprimo vere eŭropan lingvon, kiu kvazaŭ estas ja nia komuna gepatra lingvo kaj kies ĉeeston en tiu ĉi honorinda asembleo ni de longe deziras. Kvankam mi ne volas konsenti la de vi ĵus diritajn aferojn, mi ege feliĉas vin ke vi aŭdacis paroli latine. Sed por kelkaj niaj samtempuloj - pro manko de edukado - ne klaras kiom tio utilas! Aliaflanke mi pensas ke ni devas daŭrigi nian intencon antaŭenigi la latinan kulturon, antaŭ ĉio en niaj lernejoj. Ĉar ĝi igos nin pli kleritaj kaj inteligentaj kaj ĝi alproksimigas popolojn kaj naciojn eble tre diversajn - sed tamen per latina heredaĵo unuiĝintajn. Neniam ni ĉesos esti atente kaj labori por tiu ĉi celo. En kazo ke ni ne sukcesas ni simple transdonu la taskon al niaj idoj ...
  7. Alberto Mattioli: "La riscossa del latinorum." - Ĉe: La Stampa, 18.2.2013