Laura MORANTE (21a de Aŭgusto 1956) estas itala kin-aktorino. Ŝi estas nevino de verkistino Elsa Morante.

Laura Morante
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1956 (1956-08-21) (67-jaraĝa)
en Santa Fiora, Provinco Groseto,  Italio
Lingvoj italafranca
Ŝtataneco Italio
Familio
Patro Marcello Morante
Parencoj Elsa Morante
Okupo
Okupo aktoroscenaristo • filmaktoro • filmreĝisoro
vdr

Dekomence dancistino, Morante startigis sian aktorkarieron en teatro estante 18-jaraĝa, en la teatra kompanio de Carmelo Bene. Ŝi faris sian kinan debuton en Oggetti Smarriti, reĝisorita de Giuseppe Bertolucci, kies frato Bernardo Bertolucci reĝisoris la duan filmon en kiu Morante aperis, nome La Tragedia di un uomo ridicolo. Ŝi finfine elrompis kariere danke al Nanni Moretti, kiu havigis al ŝi la titolrolon en Bianca.[1][2]

Post sia geedziĝo al la franca aktoro Georges Claisse, Morante translokiĝis al Parizo, kie, danke al sia partopreno en nombraj produktaĵoj, ŝi iom famiĝis en la eŭropa arta kino.[3][4] Reveninta al Italio, en 2001 ŝi finfine plie famiĝis pro la ricevo de la premio David di Donatello por la Plej Bonkvalita Aktorino en la filmo de Moretti nome La stanza del figlio.[4] Poste ŝi estis nomumita por la David di Donatello en la sama kategorio en 2003, pro la filmo de Gabriele Muccino nome Ricordati di me, kaj ricevis la premion Nastro d'Argento kiel Plej Bonkvalita Aktorino pro L'amore è eterno finché dura (2003) de Carlo Verdone.[4]

Morante altiris konsiderindan atenton pro sia ludado de la neglektita Madame Jourdain, de kiu la juna Molière, ludita de Romain Duris, enamiĝas, en la filmo de 2007 nome Molière. Ŝi ankaŭ faris la voĉon de Helen Parr/Elastigirl en la itallingva versio de la animacia filmo de Pixar nome, The Incredibles.[4] Tre aktiva en Francio, en 2012 Morante faris sian reĝisoran debuton per la franc-itala kunproduktaĵo La cerise sur le gâteauCiliegine, pro kio ŝi estis nomumita por la David di Donatello por la Plej Bonkvalita Reĝisoro.[5]

Notoj redakti

  1. Stefano Masi, Enrico Lancia. Les séductrices du cinéma italien. Gremese Editore, 1997. ISBN 887301075X.
  2. Fabio Secchi Frau. "Laura Morante: L'aura dell'attrice". MyMovies. Alirita la 1an de Novembro 2021.
  3. Stefano Masi, Enrico Lancia. Les séductrices du cinéma italien. Gremese Editore, 1997. ISBN 887301075X.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Fabio Secchi Frau, , "Laura Morante: L'aura dell'attrice", MyMovies. Kontrolita 3a de Junio 2016.
  5. Anna Finos, , ""Diaz" e "La migliore offerta" in corsa per il David", 10a de Majo, 2013.