Molière estas filmo de 2007 de la franca reĝisoro Laurent Tirard, en kiu stelulas Romain Duris en la rolo de Molière. Ĝi estis elsendita en Eŭropo en Januaro 2007 kaj en Usono en Julio 2007. Ĝi estis prezentota en la 29a Moskva Internacia Kinofestivalo kie Fabrice Luchini ricevis la premion Arĝenta Georgo por la Plen Bonkvalita Aktoro.[1] La srenaro estis kunverkita de Tirard kaj Grégoire Vigneron.

Molière
filmo
Originala titolo Molière
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2007
Ĝenro filmbiografio, flashback film
Reĝisoro(j) Laurent Tirard
Produktisto(j) Olivier Delbosc
Scenaro Laurent Tirard • Grégoire Vigneron
Filmita en Le Mans
Loko de rakonto Francio
Muziko de Frédéric Talgorn
Rolantoj Romain Duris • Laura Morante • Ludivine Sagnier • Fabrice Luchini • Anne Suarez • Annelise Hesme • Arié Elmaleh • Édouard Baer • Éric Berger • Fanny Valette • Francis Van Litsenborgh • François Civil • François Toumarkine • Isabelle Caubère • Isabelle Vitari • Jean-Michel Lahmi • Aurélie Saada • Nicolas Vaude • Philippe du Janerand • Sophie-Charlotte Husson • Wilfred Benaïche • Pierre Laplace • Marie Gili-Pierre • Jean-Claude Jay • Luc Tremblais
Produktinta firmao Fidélité Productions
IMDb
vdr

Intrigo redakti

La filmo saltas el reveno al Parizo de Molière en 1658 al 1645, kiam li estas liberigita el prizono pro ŝuldoj fare de Monsieur Jourdain, riĉa komunulo kun sociaj pretendoj, kiu deziras, ke Molière instruu al li aktoradon, per kio li intencas ludi sian teatraĵon por allogi amatan Célimène. Siaflanke Molière enamiĝas de la edzino de Jourdain, nome Elmire. La agado estas fikcia, sed ĝi inkludas scenojn de verkoj de Molière, kiel Tartuffe, Le Misanthrope, Le malade imaginaire kaj Le Bourgeois Gentilhomme, kies ĉefa rolulo same nomiĝas Jourdain.

Geaktoroj kaj roluloj redakti

  • Romain Duris kiel Jean-Baptiste Poquelin
  • Fabrice Luchini kiel M. Jourdain
  • Laura Morante kiel Elmire Jourdain
  • Edouard Baer kiel Dorante
  • Ludivine Sagnier kiel Célimène
  • Fanny Valette kiel Henriette Jourdain
  • Gonzague Montuel kiel Valère
  • Gilian Petrovski kiel Thomas
  • Sophie-Charlotte Husson kiel Madeleine Béjart
  • François Civil kiel Louis Béjart
  • Anne Suarez kiel Catherine de Brie
  • Annelise Hesme kiel Marquise du Parc
  • Nicolas Vaude kiel Monsieur

Notoj redakti

  1. "29th Moscow International Film Festival (2007)". MIFF. Arkivita el la originalo en 2013-04-21. Alirita la 1an de Oktobro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti