Le Chat Noir

fama kabared ĉe Parizo dum la 19a jarcento

Le Chat Noir ("La Nigra Kato") estis kabaredo kiu situis en la bohema kvartalo Montmartre de Parizo en la malfrua 19-a jarcento. Ĝi estis inaŭgurita la 18-an de novembro 1881 sur Bulvardo Rochechouart fare de la artisto Rodolphe Salis[1] kaj fermita en 1897 (je la bedaŭro de Picasso kaj multaj aliaj kiuj iris por partopreni la Internacian Ekspozicion de 1900).

Théophile Alexandre Steinlen: Tournée du Chat noir, 1896

La kabaredo famiĝis pro siaj multaj spektakloj: la turneoj de kantaŭtoro Aristide Bruant, la ĉina ombroteatro kreita de Rodolphe Salis kaj Henri Rivière, kaj ĝiaj kutimaj klientoj inkludis multajn famajn artistojn kaj homojn.

Multaj gastemaj establaĵoj nun portas ĝian nomon, kiel ekzemple taverno Chat noir en Parizo, restoracio Au chat noir en Bruselo, kafejo Le Chat Noir en Korfuo, Grekio, kafejo El Gato Negro en Bonaero, kaj aliaj.

La esperanta kabaredo Verda Kato de la sama bohema kvartalo Montmartre de Parizo en la 1920-aj jaroj elektis sian nomon honore al la historia modelo Le Chat Noir.

Bibliografio redakti

  • Autour du Chat Noir, Maurice Donnay. Bernard Grasset. Parizo, 1926.

Referencoj redakti

  1. "Salis le Grand", in 88 notes pour piano solo, Jean-Pierre Thiollet, Neva Editions, 2015, paĝo 146. ISBN 978 2 3505 5192 0

Vidu ankaŭ redakti