Le Premier Homme

nefinita fina romano de la verkisto Albert Camus.

Le Premier Homme (france por La Unua Homo) estas la nefinita fina romano de la verkisto Albert Camus.

Le Premier Homme
skribita verko • nefinita romano • postmorta verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Albert Camus
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1994
Ĝenro aŭtobiografia romano
Loko de rakonto Alĝerio
vdr

La 4-an de januaro 1960, en la aĝo de kvardek ses jaroj, Camus mortis en trafikakcidento. La nekompleta manuskripto de La Unua Homo, la aŭtobiografia romano pri kiu Camus laboris tiutempe, estis trovita en la koto ĉe la akcidento. La filino de Camus, Catherine Camus, poste transskribis la manskribitan manuskripton per tajpilo, kaj publikigis la libron en 1994. Camus esperis ke ĝi estus lia majstraĵo kaj kelkaj kritikistoj konsentis kun lia opinio, eĉ en ĝia nefinita stato - plejparte citante la fizikan intensecon kaj neinhibitan psikologion de knabeco - tiu fizika intenseco laŭ la kritikistoj pozitive kontrastas kun la rezerveco de la aliaj romanoj de Camus.

La romano en 2011 estis transformita al kineja drama filmo La unua homo (origine france Le Premier Homme kaj itale Il primo uomo) kunproduktita en Francio kaj Italio, reĝisorita de Gianni Amelio.