Legio de Bona Volo

Legio de Bona Volo, LBV, estas brazila institucio civila, spiritualista, filantropia kaj eduka. Ĝia oficiala celo estas "prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo", en praktiko, ĝi faras karitatan laboron per infanejoj, restejoj por maljunuloj, disdono de helpo al malriĉuloj, ktp.

Legio de Bona Volo
religia organizaĵo • socia organiziĝo
spiritualismo • religia movado
Komenco 1-a de januaro 1950 vd
Lando(j) Brazilo vd
Fondinto(j) Alziro Zarur vd
vdr
Stando de la ligo dum 99-a Universala Kongreso. Bonaero, Argentino. 2014

La origino de LBV venas de la radioelsendo Horo de Bona Volo, kiun la fondinto de la organizaĵo Alziro Zarur (1914-1979) kreis en la 4-a de marto 1949 ĉe Rádio Globo, en urbo Rio-de-Ĵanejro. La asocio estis oficiale fondita la 1-an de januaro 1950.

Komence dediĉante sin al la Brigado de la Amikiĝintaj Religioj, daŭrigante la pioniran laboron de dissendado de Ekumenismo komencita de Zarur en la 1926, kaj la disdonadon de la Supo de l’ Malriĉuloj. La gazeto O Globo, ankaŭ en Rio-de-Ĵanejro, dediĉis du ĉefartikolojn, en januaro 1950, salutante la naskiĝon de Legio de Bona Volo. La ĉambregoj de ABIAssociação Brasileira de Imprensa (Brazila Asocio de Ĵurnalismo) ─ malfermiĝis por la unua publika kunveno de la nova institucio.

Post la morto de Zarur, José de Paiva Netto (1941-) prenis la regadon de Legio de Bona Volo.

Ĉiam atenta pri la seriozaj problemoj, estas programojn de LBV por la publiko, inter ili la Supo de l’ Malriĉuloj kaj la Rondiro de Karitato, kiuj helpas senhavulojn en la povraj regionoj de la ĉefaj urboj en Brazilo kaj Eksterlando. Partnere kun televidstacio Rede Bandeirantes de Televisão, li efektivigis la kampanjon "LBV – SOS Nordeste” (LBV – SOS Nordoriento), kiu okazigis unu el la plej amasaj solidaraj mobilizoj iam viditaj en Brazilo favore al terlaborantoj malhelpataj de la seko. En 1998 oni disdonis pli ol 4,1 milionojn da kilogramoj da nutraĵoj al ĉirkaŭ unu miliono da personoj en pli ol 1.100 lokoj.

LBV starigis lernejojn kaj Komunecajn Edukajn Centrojn kiuj oferas tra la tuta lando porinfanan edukadon, fundamentan, mezan kaj suplementan instruadon kaj profesiigajn kursojn al miloj da infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj de malriĉaj komunumoj.

Paiva Netto kreis la Insignon Ordeno de la Merito de Ekumena Frateco, premio kiu ekde 1996 estas ĉiujare donata ĉe ParlaMundi de LBV al tiuj, kiuj plej multe distingiĝas sur siaj agokampoj havantaj kiel baza principo la senliman solidarecon en siaj aktivecoj.

Religia aspekto redakti

LBV estas ekumenisma asocio, kun emo al populara spiritismo, sed ne ligita al ĝi. La Templo de Bona Volo, kreita kaj konstruigita de la institucio helpe, estis inaŭgurita je 21-a de oktobro 1989. Nemulte poste ĝi fariĝis la plej vizitata monumento de Brasília, ricevante pli ol unu milionon da pligrimantoj ĉiujare, laŭ oficialaj informoj.

Apud Templo de Bona Volo, laŭ ebla inspiro de Bahaismo, stariĝis la Monda Parlamentejo de la Ekumena Frateco — (ParlaMundi), debatoforumo por kunvenigo de ĉiuj homoj kaj institucioj de Brazilo kaj de la mondo, kiuj laboras por valorigo de la Homo kaj de lia eterna Spirito. Ĝi havas la Salonon de Studantoj — loko kiu kunigas la homan sciaron kun la lumoj de spiritaj instruoj por formado de la Ekumena Civitano —, ĉiujare frekventata de pli ol 150 miloj da junuloj.

LBV kaj Esperanto redakti

LBV havas departementon de Esperanto. LBV ofte eldonis en Esperanto, bultenojn kaj librojn. Ankaŭ LBV partoprenis en diversaj eventoj organizitaj de la Esperanto-movado, ekzemple en la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Jokohamo, Japanio.