La Lego A/S (ankaŭ The LEGO Group, mem-literumo: LEGO) estas dana firmao kaj estas la plej granda fabrikanto de ludiloj en la mondo. Ĝi famiĝis per la nun klasikaj LEGO brikoj. Temas pri  modula sistemo, en kiu el koloraj plastaj bloketoj oni povas konstrui domojn, aŭtojn kaj aliajn aĵojn.  La vorto Lego estas derivita de leg godt ("ludu bone").

Lego A/S
Lego A/S
privata firmao vd
Dum 1932 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia societo
Fondita 1932
Fondintoj Ole Kirk Christiansen vd
Sidejo Billund, Danio
Lando Danio
Estr(ar)o Niels B. Christiansen
Dungitoj 13.974 (meze 2015)
Spezosumo 3,4 miliardoj da eŭroj (2015)
Agokampo produktado de ludiloj
Legoprogramaro
Posedata de Kirkbi • Koldingvej 2, Billund vd
filiaj kompanioj Lego Interactive • LEGO Production • Rebrickable vd
TTT [1]
vdr

Historio redakti

 
Lego Duplo
 
LEGO brikoj en 1949 kaj 1958

La firmao estis fondata en 1932 en Billund de la dana majstro ĉarpentisto Ole Kirk Christiansen unue, por la produktado de lignaj ludiloj. En 1934, li inventis la nomon Lego kiu estas mallongigo por "leg godt", por "ludu bone".

En 1949, estis enkondukataj konstru-bloketoj kiuj jam estis similaj al la hodiaŭaj briketoj. Komence Christiansen nomis ilin "Automatic Binding Bricks". Ili estis koloraj kvadroj faritaj kun la plasto celuloza acetato. Iliaj supraj flankoj, estis provizitaj per rondaj elstaraĵoj, kiel la nunaj. Sed sube ili estis nur kavaj kaj tial la modeloj konstruitaj per ili ne estis tre stabilaj. Tiu problemo estis eliminita enkondukante tubetojn en la malsupro de la briketoj. Tiu kupla principo estis patentata en 1958.

 
Infano kun LEGO skatolo (1957)

Inter 1955 kaj 1968 Lego produktis ankaŭ modelojn de veturiloj[1] el ABS-plasto kun radoj kaj aksoj faritaj de metalo. La modeloj estis veraj modeloj en skalo 1:87.

Aldone al la normalaj LEGO brikoj, la familio Christiansen faris plurajn eksperimentojn kaj evoluis alternativojn. Ek de 1967 estis produktita Modulex por arkitektoj. La blokoj havis la pra-formon, kun la kava malsupro.

La produkto-gamo de la Lego estis senĉese pligrandigita, ekzemple kun slaboj kaj partoj por dekliva tegmento, radoj, travideblaj ŝtonoj kaj figuroj. Hodiaŭ, ekzistas miloj da malsamaj komponantoj kiuj daŭre povas iel esti kombinitaj unu kun ĉiu alia. En 1998 lego surmerkatigis la sistemon Lego Mindstorms. Ĝi estas bazita sur programebla briko, kiu estas komandebla per sensiloj kaj povas aktivigi elektromotorojn. Per ĝi eblas konstrui programeblajn robotojn.

En la jaro 2003 la kompanio faris gravajn perdojn (proksimume 180-190 milionoj da eŭroj). La kialo estis la fatala eraro en la administrado, kiu forlasis la klasikajn temojn por infanoj, kiel ekzemple marka-nomon Duplo (nomo de la duoble grandaj brikoj por malgrandaj infanoj) kaj la klasikan temon Legoland (urbo). La vendo de Star Wars - kaj Harry Potter produktoj, kiuj laŭmode estis prenitaj en la programo kaj unue estis sukcesaj, stagnis. La "savo" de la Lego estis, ke la serio Bionicle, de multaj Lego fervoruloj konsiderata ne Lego-tipa, estis tre sukcesa en Usono.

Kiel reago al la perdoj oni revenis al la pruvitaj temoj. Ekonomie videblaj sukcesoj jam estis atingitaj en la unua kvarono de 2005, kiam la perdoj reduktiĝis al 13,2 milionoj da eŭroj.

 
Jørgen Vig Knudstorp, CEO de Lego A/S

Kjeld Kirk Kristiansen, la nepo de la fondinto, kune kun liaj tri plenkreskaj idoj, tenas 75% de la akcioj de la firmao.[2]

Referencoj redakti