Leißling

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Leißling estas eksa administra komunumo kaj nuna parto de la urbo Teuchern en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Weißenfels. Ekde plia administra reformo en januaro 2011 ĝi iĝis parto de la urbo Teuchern. Ĝis tiu momento ĝi estis parto de komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Vier Berge-Teucherner Land, kiu same tiam ĉesis ekzisti. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 1609 loĝantojn.

Leißling
Blazono
Leißling (Germanio)
Leißling (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03443
Poŝtkodo 06667
Aŭtomobila kodo BLK
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 11′ N, 11° 54′ O (mapo)51.18305555555611.9Koordinatoj: 51° 11′ N, 11° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 155 m
Areo 7,47 km²
vdr

La komunumo situas borde de la rivero Saale.

Historio redakti

La unua endokumenta mencio de Leißling estis en 1232. La iama nomo "Lesnik" pruvas la ĉeeston de malnova soraba setlejo; ĝi signifas lokon en la arbaro.

La pejzaĝo ĉirkaŭa estas tre linda kaj igas Leißling ŝatata ripozum- kaj ekskursregiono. Migradopadoj bone preparitaj kaj Saale-biciklovojo krome alloge invitas. Konata estas la loko pro la kutimo de ovopetado (Leißlinger Eierbetteln) kiu verŝajne komenciĝis dum la tempo de la Tridekjara milito.