Lemmy estas libera kaj malfermitkoda programo por krei forumojn kaj aktualaĵajn retejojn, simile al Reddit, kreita en la jaro 2019. Subtenante la protokolon ActivityPub, retejoj de Lemmy povas interagi unu al la alia kaj al aliaj retejoj de Fediverso.

Lemmy
Lasta stabila versio 0.19.3
Programlingvo Rust, TypeScript
Lingvo(j) 30+, Esperanto interalie
Programtipo Socia reto sencentra
Permesilo GNU Affero General Public License
Retejo join-lemmy.org
vdr

Esperantaj komunumoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti